Saltu al enhavo

Zendeboldo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zendeboldo
Reĝo Zendeboldo, fontanfiguro de 1982 en la germania urbo Bad Münstereifel
Reĝo Zendeboldo, fontanfiguro de 1982 en la germania urbo Bad Münstereifel
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 870
Morto 13-an de aŭgusto 900 (0900-08-13)
en Lotaringo
Tombo abatinejo Susteren Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Karolidoj vd
Patro Arnulf de Karintio Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Winburg Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Ludoviko la Infano, Ratold de Italio kaj Ellinrat Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Oda de Saksio (897 (Gregoria)–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Benedikta, Cecilia, Relindis Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo monarko Redakti la valoron en Wikidata vd
Reĝo de Lotaringo
Dum 895 ĝis 900
Antaŭulo Arnulf de Karintio, lia patro, kiel reĝo de la Orientfranka imperio
Sekvanto Ludoviko la Infano, lia duonfrato, kiel reĝo de la Orientfranka imperio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Zventibold, en Esperanto eble Zendeboldo,[1] latine nomata ZendeboldusZuendeboldus,[2] malnovaltgermane Zwentibold, ankaŭ Zventibold, Zwentibald, Zuintibold, Zuendibalt, ZuentiboldZuantibold, (naskiĝis en 870 aŭ 871, mortis la 13-an de aŭgusto 900) el la nobela familio de la Karolidoj estis reĝo de Lotaringo de majo 895 ĝis 900, la dua kaj lasta reĝo de memstara lotaringa reĝlando.

Zventibold en kroniko de la 12-a jarcento

Li ricevis sian nomon de sia baptopatro, la Moravia reganto Svatopluk la 1-a (ZwentiboldZuentibold estas la ĝermanigita, frankigita formo de la slava nomo Svatopluk, en antikva slava lingvo Свѧтопълкъ).

Zendeboldo estis la unuenaskita, sed ekstergeedzeca filo de la imperiestro de la Sankta Romia Imperio Arnulf de Karintio kaj estis komence celita kiel lia posteulo. Ankaŭ post kiam Arnulf havis legitiman filon naskita en 893, Ludoviko la Infano, la imperiestro puŝis la elekton de Zendeboldo kiel Reĝo de Lotaringo malgraŭ la rezisto de la loka nobelaro. Zendeboldo daŭre restis malaprobita fare de la nobelaro. Post la morto de Arnulf en 900, la gvidaj nobeloj de Lotaringo falis for de Zendeboldo, nomis lian duonfraton Ludoviko al la lando kaj omaĝis al tiu, esperante protekti siajn proprajn interesojn: Ludoviko estis nur sep jarojn aĝa tiutempe, kaj jam estis farita reĝo de la Orientfranka imperio en Forchheim la 4-an de februaro 900. Tiel juna knabeto, jen la kalkulo, ne povus esti forta reĝo.

Jam en printempo 897 Zendeboldo edziĝis kun Oda (n. inter 875 kaj 880; m. la 2-an de julio post 952), filino de duko Oto la 1-a de Saksio el la nobela familio de Liudolfidoj, poste ankaŭ nomata "Otto-idoj" reference al Oto la 1-a.

En samtempaj fontoj Zendeboldo estas priskribita kiel netalenta kaj neinhibita, kvankam li sukcese antaŭenigis la konstruadon de preĝejoj kaj monaĥejoj, kaj la fontoj eble prezentis lin tro negative.

Lia memortago estas la 13-a de aŭgusto, la tago en kiu li mortis proksime de Susteren en batalo kontraŭ la lotaringaj grafoj Gerhard Mosellensis (Gerhard von Metz), Matfrid kaj Stefan. Lia tombo estas en la abatinejo Susteren. Tie li baldaŭ ekestis kultata kiel sanktulo, eble pli kiel signo por lotaringa memstareco ol pro kristanaj bonfaroj[3]. Post lia morto, Lotaringo neniam plu estis memstara regno, sed restis dum jarcentoj nura duklando dependa de apuda imperio.

Post la morto de Zendeboldo , lia edzino Oda tuj en aŭtuno de la sama jaro 900 geedziĝis kun Gerhard Mosellensis, kiu venkis kaj mortigis ŝian edzon. La grafo Gerhard mortis la 22-an de junio 910, do la paro havis preskaŭ dek komunajn jarojn. Post la morto de la dua edzo, Oda ankoraŭ havis 42 pliajn vivojarojn.

  • La unua versio de tiu ĉi teksto ekestis surbaze de la germana koresponda vikipedia artikolo laŭ la stato de la 16-a de oktobro 2024.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]