Zero 7

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zero 7 en Bumbershoot en 2006.

Zero 7 estas angla muzika duopo konsistanta el Henry Binns kaj Sam Hardaker. Ili ekkarieris kiel studiinĝenieroj kaj en 1997 formis la grupon Zero 7. Ilia debuta albumo, nome Simple Things, estis publikigita en 2001. Postaj albumoj estis When It Falls, The Garden kaj Yeah Ghost.

Post studi soninĝenieradon, Binns kaj Hardaker ekkarieris en la muzika industrio en la 1990-aj jaroj en la registrostudio de Mickie Most nome RAK en Londono, inĝenierante muzikon por britaj grupoj kaj muzikistoj kiel Pet Shop Boys, Young Disciples kaj Robert Plant. En 1997 ili kreis remiksaĵon de la kanto "Climbing Up the Walls" de Radiohead (kio estis ankaŭ la unua fojo kiam la nomo 'Zero 7' estis uzita)[1] kaj Binns ricevis nomolistigon por aldona mikso en Kid A.[2] La paro remiksis ankaŭ la kanton de Terry Callier nome "Love Theme From Spartacus" kaj kantojn de Lenny Kravitz, Sneaker Pimps kaj Lambchop.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Studialbumoj[redakti | redakti fonton]

  • Simple Things (2001)
  • When It Falls (2004)
  • The Garden (2006)
  • Yeah Ghost (2009)

Aliaj albumoj[redakti | redakti fonton]

  • Another Late Night (2002)
  • Simple Things Remixes (2002)
  • Introducing... Zero 7 - EP (2008)
  • Record (2010)
  • Simple Science (2014)
  • EP3 (2015)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "THE INTERVIEW: Zero 7". Arkivigite je 2022-03-05 per la retarkivo Wayback Machine Short and Sweet NYC. Alirita la 23an de oktobro 2019.
  2. [1] Alirita la 23an de oktobro 2019.

External links[redakti | redakti fonton]