Zhang Ziyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zhang Ziyi
章子怡
Zhang en 2006 dum Premio BAFTA
Zhang en 2006 dum Premio BAFTA
Persona informo
章子怡
Naskiĝo 9-an de februaro 1979
en Ŝablono:Flagicon Pekino, Ĉinio
Lingvoj anglaĉina vd
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio vd
Alma mater Centra Akademio de Dramo • Pekina Danca Akademio vd
Partio Ĉina Alsocia Partio vd
Familio
Edz(in)o Wang Feng vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo aktorodancistomodelo • teatra aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1999 - nuntempo
Verkado
Verkoj TMNT vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

ZHANG Ziyi estas ĉina aktorino, kiu naskiĝis la 9-an de februaro 1979 en Pekino. Ŝia propra nomo (Ziyi) signifas "la feliĉa infano".

Ŝia patrino estis varteja instruistino kaj ŝia patro laboris kiel ekonomo. Por "fortigi sian korpon", la dekunujara Ziyi partoprenis en kursoj de danco en lernejo, kiu estis ligita kun la Danca Universitato en Pekino. Ŝi lernis tie kvar jarojn.

Kvankam ŝi jam sciis tre bone danci ricevante premiojn, en la aĝo de dek kvin jaroj ŝi decidiĝis ĉesigi la studadon pri danco kaj ekorientiĝi al la kino. Tiu ĉi elekto montriĝis tre sagaca, ĉar post kelkaj jaroj en la Centra Drama Akademio de Pekino ŝi estis elektita de Zhang Yimou, unu el la plej famaj reĝisoroj en Ĉinio, por roli en filmo Wǒde fùqīn mǔqīn - Miaj gepatroj. Tiu ĉi filmo ricevis la Arĝentan Urson en la Berlinale 2000.

Sed estis nur komenco. La tuta monda malkovris ŝian belegan vizaĵon en eble la plej fama ĉina filmo: Wò hǔ zàng lóng - Tigro kaj drako kun tre famaj ĉinaj geaktoroj: Chow Yun Fat (ŝia idolo) kaj Michelle Yeoh (kiu rolis en la filmo Tomorrow never dies - Morgaŭo neniam mortas). Post tio, Zhang Ziyi verŝajne fariĝis la plej konata ĉina aktorino tutmonde. Kaj nun, ŝi daŭrigas sian sukceson, eĉ rolante en usonaj filmoj (Rush hour 2 - Pinthoro 2, Memoirs of a geisha - Memoraĵoj de gejŝo) sed ŝi tamen preferas resti aktorino en Ĉinio, kie ĉiuj reĝisoroj deziras labori kun ŝi.

En 2006, la ĉina registaro malpermesis la spektadon, komercadon de ŝia filmo Memoraĵoj de gejŝo kaj nomis ŝin perfidulo, ĉar ŝi ludis japanan gejŝon en la filmo. La filmo aĉeteblas je kelkaj dolaroj sur la ĉinia nigra merkato.

Filmaro