Zhao Yuanren

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Zhao Yuanren
Zhao Yuanren en proksimume 1916
Zhao Yuanren en proksimume 1916
Persona informo
Naskiĝo 3-an de novembro 1892 (1892-11-03)
en Tjanĝino
Morto 25-an de februaro 1982 (1982-02-25) (89-jara)
en Kembriĝo
Lingvoj angla lingvoĉina lingvoklasika ĉina lingvo [#]
Ŝtataneco ĈinioĈina Popola RespublikoUsono [#]
Alma mater Tsinghua Universitato • Universitato HarvardUniversitato Cornell [#]
Familio
Edz(in)o Buwei Yang Chao [#]
Idoj Rulan Chao Pian [#]
Profesio
Profesio lingvistokomponistotradukisto • poeto [#]
Honorigoj John Simon Guggenheim Memorial Foundation Fellowship [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Zhao Yuanren (ĉine simpligite 赵元任, tradicie 趙元任, pinjine Zhào Yuánrèn, transskribo Wade-Giles Chao Yüan-jen, transskribo Guóyǔ Luómǎzì Jaw Yuanrenn, en Usono dum lia vivtempo ankaŭ transskribita Chao Yuen Ren, naskiĝis la 3-an de novembro 1892 en Tjanĝino, dinastio Qing; mortis la 25-an de februaro 1982 in Kembriĝo (Masaĉuseco), Usono) estis ĉina lingvisto, fondinto de la moderna ĉina lingvistiko kaj kreinto de la transskriba sistemo pinjine nomata Guóyǔ Luómǎzì, en la propra transskriba sistemo Gwoyeu Romatzyh.

Krome li estis la verkinto de moderna gramatika libro pri la ĉina lingvo.

De li estas la poemo "leonojn-manĝanta poeto en ŝtona kavo" (ĉine 施氏食獅史, pinjine Shī Shì shí shī shǐ), kiu demonstras la altan nombron de homofonoj en la ĉina lingvo. Ĝi plene konsistas el karaktroj de la ĉina skribo, kiuj korespondas al la pinjina transskribo shi, kaj nur variiĝas per la kvar malsamaj tonoj de la ĉina lingvo (komparu la artikolon "tonlingvo").

Li proponis ciferan sistemon de tonindiko kaj ankaŭ ”komponis” plurajn rakontetojn el cetere identaj silaboj, kiujn distingas nur la tono. Tio bone ilustras la altan funkcian ŝarĝon de la tonoj en la ĉina. Jen ekzemplo:

Aŭskulti [1] Qí Qí qī qī. Qí qī qì qī qì. Qí Qí qì. Qì qí qī qī. Qí qí qǐ. Qī qī qì. Qǐ qí qī Qí. Qí Qí qī qī. Qì qì qī Qí.

Traduko: Sesdekjarulo el Ĉi havis sep edzinojn. La edzinoj de la sesdekjarulo forĵetis la lakaĵojn (漆器). La sesdekjarulo el Ĉi koleriĝis, forlasis la sep edzinojn kaj forrajdis sur ĉilino (麒麟). La sep edzinoj bedaŭris kaj petis lin resti en Ĉi. La sesdekjarulo el Ĉi lasis sian koleron kaj restis en Ĉi.

Aŭskultante tiun rakonteton, oni povas rimarki, ke la fina vorto havas falan tonalton, kvankam ĝi estas leksike en la dua, leviĝanta tono. Tio ŝuldiĝas al la fakto, ke la ĉina ankaŭ estas intonacia lingvo, en kiu parolturno finiĝu per fala intonacio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hartmut Traunmüller (1997). En tur i fonetikens marker (« Ekskurso en la terenon de fonetiko »), Lingvistika instituto, Stokholma universitato.