Zhongguancun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zhongguancun, inklude Zhongguancun strato kaj placo.
Zhongguancun kiel teknologia nabo en Distrikto Haidian.

Zhongguancun estas teknologia nabo en Distrikto Haidian, Pekino, Ĉinio. Zhongguancun okupas zonon inter la nordooriento de la Tria Ringoŝoseo kaj la nordoriento de la Kvara Ringoŝoseo, en la nordorienta parto de Pekino. Zhongguancun estas foje konata kiel la "Ĉina Silikonvalo".[1] Tiu loko estas ankaŭ la centro de la Industria Zono Pekin-Tjanĝino-Ŝiĝjaĝŭango de Alta Teknologio.

Zhongguancun iĝis konata kiel "Elektronika Avenuo" (en simpligita ĉina: 电子一条街; en tradicia ĉina: 電子一條街; en pinjino: Diànzǐ Yītiáojiē) el la komenco de la 1980-aj jaroj, pro sia informteknologia merkato laŭlonge de centra, aktiva strato.[2]

Zhongguancun estis agnoskita de la centra registaro de Ĉinio en 1988, kaj oficiale nomita "Pekina Alta-Teknologia Industridisvolviga Eksperimenta Zono". En 1999, Zhongguancun iĝis la "Zhongguancun Scienc-Teknologia Zono", kun sep zonoj: Haidian, Fengtai, Changping, Elektronika Urbo (en Chaoyang), Yizhuang, Desheng, kaj Jianxiang. La origina Zhongguancun ixgis konata kiel Haidian Areo de Zhongguancun Zono.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Zhongguancun, China's Silicon Valley".
  2. Shengwu, Chen. "Bright Prospects for Civilian-Run Scientific and Technological Undertakings." Ruĝa Flago. No.4, Pp.27-29. 16a de Februaro 1988 ISSN 0441-4381 (Tradukita al angla tra "JPRS Report—China")

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 39° 58′ 52″ N 116° 18′ 32″ O / 39.98111 °N, 116.30889 °O / 39.98111; 116.30889 (mapo)