Zhou Youguang

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Zhou Youguang
Zhou Youguang 1920s.jpg
Personaj informoj
Naskonomo 周耀平
Naskiĝo 13-an de januaro 1906 (1906-01-13)
en Changzhou Fu
Morto 14-an de januaro 2017 (2017-01-14) (111-jara)
en Pekino
Ŝtataneco Ĉina Popola Respubliko, Respubliko Ĉinio, Dinastio Qing
Alma mater Changzhou Senior High School • Sankt-Johana Universitato • Orient-Ĉina Normala UniversitatoUniversitato de TokioUniversitato de Kioto
Profesio lingvisto, bankisto, ekonomikisto, universitata profesoro, esperantisto, tradukisto
Lingvoj Esperanto, ĉina lingvo, angla lingvo, franca lingvo, japana lingvo
Familianoj
Edz(in)o

Zhang Yunhe

Infano Q19006992
v  d  r
Information icon.svg

Zhou Youguang (naskiĝis la 13-an de januaro 1906 en Ĉangĝoŭo, mortis la 14-an de januaro 2017) – ĉina lingvosciencisto, laŭ edukiteco ekonomikisto, kreinto de la transskribado hanyu pinyin.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1923 komencis studi en Universitato je la nomo de Sankta Johano en Ŝanhajo, de kie du jarojn poste translokiĝis al Orient-Ĉina Normala Universitato, kiun finis en 1927. Poste laboris kiel akademia lekciisto, kaj en 1946 forveturis al Nov-Jorko, kie laboris en Wall Street.

En 1949, post transpreno de regopovo fare de komunistoj, revenis al Ĉinio. En 1955 laŭ peto de ĉefministro Zhou Enlai iĝis prezidanto de Reform-Lingva Komitato, kiu sub lia gvido prilaboris transskribadon hànyǔ pīnyīn.

En la jaroj 1969–72, dum Kultura Revolucio, estis sendita al vilaĝo kaj subigita al reedukado per laboro. Neniam eniris en Komunistan Partion de Ĉinio, kies politikon plurfoje akre kritikis.

Verkado[redakti | redakti fonton]

Li publikigis pli ol 30 sciencajn laboraĵojn. Ankaŭ tradukis laboraĵojn de aliaj lingvoj, interalie estis kuntradukisto de la eldonita en la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento ĉina eldono de Encyclopaedia Britannica. Malgraŭ atingo de maljuna aĝo restis intelekte aktiva; la lastan sian libron eldonis en 2010. Mortis unuan tagon post sia 111-a naskiĝdatreveno.

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

En 1933 nuptis Zhang Yunhe, kun kiu estis edzigita ĝis ŝia morto en 2002. Ili havis filinon, mortintan en la aĝo de 6 jaroj, kaj filon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]