Saltu al enhavo

Zhoukou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zhoukou
departemento-ranga urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 466000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 026 015  (2020) [+]
Loĝdenso 755 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 33° 38′ N, 114° 39′ O (mapo)33.62502114.6418Koordinatoj: 33° 38′ N, 114° 39′ O (mapo) [+]
Areo 11961,04 km² (1196104 ha) [+]
Zhoukou (Ĉinio)
Zhoukou (Ĉinio)
DEC
Situo de Zhoukou

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zhoukou [+]
vdr

Zhoukou, ĉine 周口, kun tonsignoj Zhōukǒu, laŭ Wade–Giles Chou-k'ou, laŭ poŝto Chowkow) estas prefektujnivela milionurbo kaj universitata urbo en provinco Henano, en Ĉina Popola Respubliko.

Konstruaĵo en Zhoukou

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]

La prefektujnivela loĝantaro estas 9026015 homoj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Zhoukou situas sur ebenaĵo ĉirkaŭ 50 m alta super la marnivelo laŭ navigebla rivero. Ĝi kovras areon 11959 km² kaj konsistas el 10 dividoj. Loha troviĝas 56, Suĉang 87, Kajfen 131, provinca sidejo Ĝengĝoŭo 154, Ŝanhajo 695, Pekino 714 km aere laŭ [rompita ligilo].

La riĉa historio kaj geografiaj avantaĝoj igis la areon unika urbo. Kiel imperiestra antikva ĉefurbo Zhoukou portas profundan kulturan heredaĵon de Ĉinio. Kiel prefektujnivela urbego Zhoukou estis kreita en 2000.

Pro situo en ebenaĵo evidente la agrikulturo estas la plej grava (greno, kotono, oleo, viando kaj tabako). La industrio prilaboras la agrikulturaĵojn. Aparte famas la speciala kaprofelo.

Zhoukou havas po 2 universitatojn kaj altlernejojn.

La rivero donis senekzemplajn geografiajn avantaĝojn al Zhoukou en la antikvaj tempoj, kiel havenurbo de la Centraj Ebenaĵoj. Ankaŭ nun la liverado okazas voje, fervoje kaj rivere.

La klimato estas subtropika kun influo de musono. Jare pluvas averaĝe po 779 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed de junio ĝis aŭgusto ofte pluvas, dum inter decembro-februaro malpli ofte pluvas. La jara averaĝa temperaturo estas 16 °C, ĝi varias inter 11-21 °C.

Templo

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • preĝejoj

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]