Zifiedoj
Zifiedoj | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Bairda bekobaleno, Berardius bairdii
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Zifiedoj, Bekocetedoj aŭ Bekobalenoj, estas la membroj de la familio Ziphiidae, kiu konsistas el 23 specioj. Tiuj dentobalenoj estas distingataj pere de siaj longecaj "bekoj"". Inter aer-spiraj animaloj, bekobalenoj estas kelkaj el la plej diversaj: la Trubeka zifio regule subnaĝas dum unu horo je profundo de ĉirkaŭ 1,000 m,[1] kajla plej longa kaj profunda manĝa subnaĝado registrita estis de 137.5 minutoj je 2,992 m profunde. Tiu estis la plej granda profundo konata por mamulo.[2]
Bekobalenoj estas unu el la malplej konataj grupoj de mamuloj pro sia profundmara habitato kaj ŝajne malalta abundo.[3] Nur tri al kvar el la 22 specioj estas iom bone konataj. La Arnuksa bekobaleno kaj la Trubeka zifio estas celo de komerca ekspluatado, ĉe la marbordoj de Japanio, dum la Norda botelnazulo estis troe ĉasita en la norda parto de la Norda Atlantiko fine de la 19a kaj komence de la 20a jarcentoj.
Kelkaj specioj
[redakti | redakti fonton]- Arnuksa bekobaleno, Berardius arnuxii
- Bairda bekobaleno, Berardius bairdii
- Trubeka zifio, Ziphius cavirostris
- Hyperoodon
- Norda botelnazulo, Hyperoodon ampullatus
- Suda botelnazulo, Hyperoodon planifrons
- Tropika botelnazulo, Indopacetus pacificus
- Mezoplodo nordmara aŭ Nordmara mezoplodo (M. bidens) Sowerby, 1804
- Aŭstralia mezoplodo aŭ mezoplodo aŭstralia (M. bowdoini) Andrews, 1908
- Hubsa mezoplodo, mezoplodo kalifornia aŭ kalifornia mezoplodo (M. carlhubbsi) Moore, 1963
- Tropika mezoplodo aŭ mezoplodo tropika (M. densirostris) Blainville, 1817
- Mezoplodo antila aŭ Antila mezoplodo (M. europaeus) Gervais, 1855
- Ginkodenta baleno aŭ Ginkodenta mezoplodo (M. ginkgodens) Nishiwaki and Kamiya, 1958
- Greja mezoplodo, Greja dentobaleno, mezoplodo malgranda, aŭ malgranda mezoplodo (M. grayi) von Haast, 1876
- Hektora mezoplodo (M. hectori) Gray, 1871
- Deraniĝagala mezoplodo (M. hotaula) Deraniyagala, 1963[4]
- Zondenta baleno aŭ Zondenta mezoplodo (M. layardii) Gray, 1865
- Truea bekobaleno, Truea mezoplodo, mezoplodo grizdorsa aŭ grizdorsa mezoplodo (M. mirus) True, 1913
- Perina mezoplodo (M. perrini) Dalebout, Mead, Baker, Baker & van Helden, 2002
- Nana mezoplodo, nana bekobaleno, aŭ Perua mezoplodo (M. peruvianus) Reyes, Mead, and Van Waerebeek, 1991
- Stejnegera mezoplodo aŭ mezoplodo stejnegera (M. stejnegeri) True, 1885
- Glavodenta baleno aŭ Glavodenta mezoplodo (M. traversii) Gray, 1874
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Tyack, Peter L.; Johnson, Mark; Soto, Natacha Aguilar; Sturlese, Albert; Madsen, Peter T. (2006). "Extreme diving of beaked whales" (PDF). Journal of Experimental Biology. 209 (21): 4238–4253. doi:10.1242/jeb.02505. PMID 17050839. Alirita la 7an de Novembro 2018.
- ↑ Schorr, Gregory S.; Falcone, Erin A.; Moretti, David J.; Andrews, Russel D. (2014). "First Long-Term Behavioral Records from Cuvier's Beaked Whales (Ziphius cavirostris) Reveal Record-Breaking Dives". PLOS One. 9: e92633. doi:10.1371/journal.pone.0092633. PMC 3966784. PMID 24670984. Alirita la 7an de Novembro 2018.
- ↑ Bianucci, Giovanni; Post, Klaas; Lambert, Olivier (2008). "Beaked whale mysteries revealed by seafloor fossils trawled off South Africa". South African Journal of Science. 104 (3–4): 140–142. Alirita la 7an de Novembro 2018.
- ↑ Dalebout et al. 2014
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- The Beaked Whale Resource Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Beaked whales - into the abyss - BBC News article
- Diving with Beaked Whales Arkivigite je 2009-07-05 per la retarkivo Wayback Machine - A Whale Trackers documentary video.