Ziko van Dijk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ziko Sikosek)
Ziko van Dijk

Ziko van Dijk en Roterdamo en 2005
Persona informo
Naskonomo Marcus Sikosek
Naskiĝo 1973
en Germanio Kirchhellen, Vestfalio, Germanio
Lingvoj Esperantogermananederlanda
Nacieco germano
Ŝtataneco Germanio
Familio
Edz(in)o Ingeborg van Dijk
Okupo
Okupo esperantisto • vikipediisto • vikimediano • aŭtoro
Verkoj Alles über Wikipedia und die Menschen hinter der größten Enzyklopädie der Welt
Wikipedia und Geschichtswissenschaft
Q113460204
Esperanto
Verkis en Esperanto elekto de liaj verkoj
Esperantistiĝis en 1987
vdr

Ziko VAN DIJK (prononco [ZI:ko fan DEJK], naskiĝis en 1973 kiel Marcus SIKOSEK) estas germana esperantisto ekde 1987/1988. La baptonomo estas Marcus, sed li preferas Ziko (voknomo el bazlernejaj tempoj).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Van Dijk naskiĝis en Kirchhellen en Vestfalio, Germanio, sed kreskis en la najbara urbo Gladbeck. Tie li trapasis la abiturientan ekzamenon (lernejfinan diplomon) en 1992.

En 2006 li edziĝis al la nederlanda esperantisto Ingeborg van Dijk.[1][2][3] Nun li loĝas en orienta Nederlando.

Post studoj en Bochum, Utrecht kaj Kolonjo li fariĝis magistro pri historio, kromfako germana filologio. En 2006 li doktoriĝis en Utrecht. Van Dijk parolas, krom sia gepatra lingvo kaj Esperanto, la nederlandan kaj anglan, iomete la francan.

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Li havis diversajn taskojn kaj postenojn en Germana Esperanto-Junularo kaj Germana Esperanto-Asocio, i.a. informado kaj la redaktado de la GEA-gazeto Esperanto aktuell. De februaro 2003 ĝis junio 2005 li laboris kiel bibliotekisto/arkivisto en la Biblioteko Hector Hodler. Li fondis kaj administras la yahoogroup-ojn "ehist" pri Esperanto-historio kaj "pivgrupo" pri Plena Ilustrita Vortaro. Partoprenis en En la mondon venis nova lingvo, festlibro por Ulrich Lins.

Vikipedio[redakti | redakti fonton]

De aprilo 2011 ĝis marto 2014, Ziko van Dijk estis prezidanto de Wikimedia Nederland, la nederlanda filio de Fondaĵo Vikimedio kiu estras la liberan enciklopedion Vikipedio.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]