Zimbabvaj blankuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Konataj zimbabvaj blankuloj

Zimbabvaj blankuloj (aluditaj ankaŭ kiel Rodeziaj blankuloj, aŭ eĉ simple kiel Rodezianoj[1]) estas homoj el la sudafrika lando Zimbabvo kiuj identiĝas kiel blankuloj. Laŭ terminoj de lingvo, kulturo kaj historio, tiuj Zimbabvanoj de eŭropa etna origino estas dividitaj inter anglalingvanoj descendantoj de britaj kaj irlandaj setlantoj, afrikansaparolantaj descendantoj de afrikaneroj el Sudafriko, kaj tiuj descendaj el grekoj kaj portugaloj.

Mmalgranda nombro de personoj de eŭropa etno dekomence venis al Suda Rodezio (nuna Zimbabvo) kiel setlantoj dum la fino de la 19a jarcento. Malrapida emmigrado de blankuloj sekvis post la fino de la Dua Mondmilito, kaj por eviti la tujan enmeton de regado de nigruloj (komune aludita tiam kiel Ŝanĝovento), la memrega kolonio de Suda Rodezio proklamis unuflankan deklaron de sendependeco kaj iĝis de facto sendependa sed neagnoskita ŝtato nome Rodezio.

Kiel ĉe (je variaj gradoj) en plej eŭropaj kolonioj en Afriko kaj Azio, blankaj enmigrantoj prenis privilegian pozicion en multaj areoj de socio. Tamen, la pozicio en Rodezio estis distinga pro la fakto ke la loka minoritato de setlantoj etendis sian politikan, ekonomian kaj socian dominadon en la lando. Etendaj areoj de nekultivitaj farmoterenoj iĝis posedo de blankuloj. Ĉefaj postenoj en publikaj servoj estis rezervitaj por blankuloj, kaj blankuloj laborantaj en permanaj okupoj ĝuis leĝan protektadon kontraŭ konkurenco fare de nigruloj. Dum la tempopaso, tiu situacio iĝis pli kaj pli malakceptita de la majoritataj etnaj grupoj ene de la lando kaj ankaŭ por ampleksaj fakoj de internacia opinio, konduke al la Rodezia Enlanda Milito kaj eventuale al la Lankastera Interkonsento.

Post la rekonstruo de Zimbabvo kiel ŝtato en 1980, blankuloj devis akcepti ke ili estas etna minoritato en lando kun nigrafrika regado. Kelkaj blankuloj elmigris komence de la 1980-aj jaroj, bedaŭrante la perdon de siaj privilegioj kaj necertaj pri siaj futuroj, kvankam sufiĉe granda nombro restis. Politikaj malfacilaĵoj kaj kontraŭleĝa tenado de multaj komercaj farmoj fare de blankuloj rezultis en plua foriro komence en 1999. La censo de 2002 registris 46,743 blankulojn restintaj en Zimbabvo. Pli ol 10,000 estis maljunaj kaj malpli ol 9,000 estis sub la aĝo de 15.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Smith, Ian. (1997) The Great Betrayal. London: Blake Publishing Ltd., p. 327–328. ISBN 1-85782-176-9.
  2. Irish Examiner report:2002 census returns

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]