Zinaida Serebrjakova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Zinaida Serebrjakova
Serebryakova SefPortrait.jpg
Memportreto, "Farante tualeton" (1909)
Naskiĝo 10-an de decembro 1884
en Flago-de-Rusio.svg vilaĝo Neskuĉnoje, Kurska gubernio, Rusia Imperio
Morto 19-an de septembro 1967 (82-jara)
en Flago-de-Francio.svg Parizo, Francio
Sukcesis kiel pentristo
Information icon.svg
vdr

Zinaida Jevgenjevna Serebrjakova (ruse Зинаида Евгеньевна Серебрякова; naskiĝis la 28-an de novembro[jul.]/ 10-an de decembro 1884[greg.][1][2] en vilaĝo Neskuĉnoje, Kurska gubernio de Rusio, mortis la 19-an de septembro 1967 en Parizo), denaske Zinaida Jevgenjevna Lansere (ruse Зинаида Евгеньевна Лансере), pentristino.

Familio[redakti | redakti fonton]

Zinaida Lansere naskiĝis la 10-an de decembro 1884 (la 28-an de novembro laŭ la julia kalendaro) en vilaĝo Neskuĉnoje (tiam Kurska gubernio de la Rusia Imperio, nun Ĥarkiva provinco de Ukrainio)[3], en bieno de sia patro. Ŝia patro estis Jevgenij Lansere, skulptisto. Ŝia patrino, Jekaterina Lansere, estis filino de Nikolaj Benua, arkitekto. Zinaida Lansere devenas de du familioj (Lansere kaj Benua). Ambaŭ familioj havas francan originon (Lanceray kaj Benois), sed jam vivis en Rusio dum pluraj generacioj. Multaj anoj de tiuj familioj atingis sukceson en artoj. La onklo de Zinaida (la frato de ŝia patrino), Aleksandr Benua, estis pentristo. Poste li multe helpis al arta instruado de Zinaida.

Zinaida Lansere havis du fratojn (Jevgenij, poste li fariĝis pentristo, kaj Nikolaj, li fariĝis arkitekto) kaj tri fratinojn (Sofia, Jekaterina kaj Maria).

Juneco[redakti | redakti fonton]

Jam en infanaĝo Zinaida Lansere multe pentris kaj desegnis. La patro de Zinaida mortis, kiam ŝi aĝis nur 2 jarojn. Ŝi vivis kun sia patrino kaj gefratoj en Peterburgo, kaj ŝi ofte rigardis pentraĵojn en la muzeo Ermitejo. En 1900 ŝi finis gimnazion. La familio de Zinaida ofte vojaĝis, ŝi vizitis Italion. En 1903-1905 ŝi lernis pentrarton en pentrejo de Osip Braz en Peterburgo.

Edzineco kaj infanoj[redakti | redakti fonton]

En 1905 Zinaida Lansere edziniĝis al Boris Serebrjakov, studento, poste inĝeniero. Ekde edzineco ŝia familio estis Serebrjakova. Ili havis kvar infanojn:

  1. Jevgenij (1906, v.Neskuĉnoje - 1990, Leningrado). Arkitekto kaj restaŭristo.
  2. Aleksandr (1907, v.Neskuĉnoje - 1995, Parizo). Pentristo kaj dekoraciisto.
  3. Tatjana (1912 - 1989, Moskvo). Teatra pentristino.
  4. Jekaterina (1913, v.Neskuĉnoje - 2014, Parizo). Pentristino.

Unuaj sukcesoj[redakti | redakti fonton]

Rikolto, 1915

En 1905-1906 Zinaida Serebrjakova kun sia edzo vizitis Parizon. Ŝi studis pentrarton kaj ofte vizitis muzeojn kaj ekspoziciojn. Post reveno al Rusio, Serebrjakova decidis fariĝi pentristino. Ŝi vivis plejparte en la vilaĝo Neskuĉnoje, kaj en ĉi tiu vilaĝo ŝi kreis pejzaĝojn kaj portretojn.

En 1910 Serebrjakova partoprenis grandan ekspozicion de pentrarto en Peterburgo. Pentraĵoj de Serebrjakova havis sukceson, tri el ili aĉetis la galerio de Tretjakov[4]. En 1911 ŝi eniris la societon "La mondo de la arto".

La periodo ĝis 1917 estis tempo de apogeo por la kreado de Serebrjakova. En ĉi tiu periodo ŝi kreis siajn famajn pentraĵojn, ekzemple "Rikolto" (1915), "Blankigado de tolo" (1917).

La revolucio de 1917[redakti | redakti fonton]

La revolucio de 1917 kaj sekvinta enlanda milito tute perturbis la vivon de la familio de Serebrjakova. En 1919 ŝia edzo mortis pro tifo, kaj ŝi pene trovadis nutraĵon por siaj infanoj kaj la patrino. En 1920 ŝi kun sia familio transloĝiĝis Petrogradon. En Petrogrado ŝi povis perlabori iomete da mono, pentrante portretojn. En ĉi tiu periodo ŝi kreis serion de pentraĵoj, kiu prezentis baletistinojn de Mariinskij-Teatro (tiam la teatro estis nomata "Ŝtata akademia teatro de opero kaj baleto").

Vivo en Francio[redakti | redakti fonton]

La 28-an de aŭgusto 1924 Zinaida Serebrjakova forlasis Rusion. Ŝi transloĝiĝis Parizon. La kialo de la elmigro estis tre malbona enspezo en postrevolucia Rusio. Poste ŝia filo Aleksandr kaj ŝia filino Jekaterina ankaŭ transloĝiĝis Parizon. Du aliaj infanoj (Jevgenij kaj Tatjana) restis en Sovetunio. En Francio Serebrjakova vivis malriĉe, tamen iufoje ŝi trovis mendantojn. Kiam ŝi havis iom da mono, ŝi pasigis someron en Bretonio. En Bretonio ŝi kreis serion de pejzaĝoj kaj portretoj.

Vojaĝoj en Marokon[redakti | redakti fonton]

En 1927 Serebrjakova renkontis belgian industriiston Ĵan de Bruver (Jean de Brouwer). Li mendis portretojn al ŝi [5]. Ŝia arto plaĉis al li, kaj li proponis pagi vojaĵon de Serebrjakova en Marokon. Li volis aĉeti bildojn, kiujn ŝi estis kreonta. Ŝi konsentis, kaj ekde la decembro de 1928 ĝis la januaro de 1929 ŝi laboris en Maroko, en Marakeŝo. Ŝi kreis pli ol 130 bildojn. Ŝi ofte uzis paŝtelon por rapide desegni en stratoj.

En 1932 Serebrjakova refoje vizitis Marokon. Denove ŝi revenis post la vojaĝo kun multo da novaj bildoj.

Malfruaj jaroj[redakti | redakti fonton]

En la 1960-aj jaroj en USSR estis malpli rigora reĝimo ol antaŭe. Tatjana, la filino de Zinaida Serebrjakova, en 1960 vizitis sian patrinon en Francio, post 36 jaroj de disiĝo. La arto de Serebrjakova iĝis pli vaste konata en USSR. En Moskvo (1965) kaj en Leningrado (1966) okazis ekspozicioj de la pentristino.
La 19-an de septembro 1967 Zinaida Serebrjakova mortis en Parizo, 82 jarojn aĝa.

Memoro[redakti | redakti fonton]

  • En USSR kaj Rusio estis emisiitaj poŝtmarkoj dediĉitaj al Serebrjakova.
  • Por la 130-a datreveno de la artisto la galerio de Tretjakov pretigis ekspozicion de Serebrjakova, rilate al la periodo de ŝia laboro eksterlande.
  • Poŝtmarkoj:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Biografio de Serebrjakova ĉe la retejo de ŝia fondaĵo, ruse
  2. Е.В.Ефремова, "Зинаида Серебрякова", Москва, АРТ-РОДНИК, 2006
  3. Е.В.Ефремова, "Зинаида Серебрякова", Москва, АРТ-РОДНИК, 2006
  4. Biografio de Serebrjakova ĉe la retejo de ŝia fondaĵo, ruse
  5. "Зинаида Серебрякова. Марокко.", Фонд Зинаиды Серебряковой, 2013

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Pentraĵoj de Serebrjakova ĉe WikiArt