Zineb Sedira

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Zineb Sedira
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aprilo 1963 (1963-04-01) (57-jara)
en Parizo
Lingvoj araba lingvo
Ŝtataneco Francio
Alma mater Slade School of Fine Art
Okupo
Okupo fotisto
Information icon.svg
vdr

Zineb Sedira estas brita fotografia, kritike atestanta video-arta kaj skulptarta artistino kaj feminista aktivulino de franca kaj alĝeria deveno, naskiĝinta en Parizo la 1-an de aprilo 2013[1]. kies temoj estas lingvo, deviga migrado, kultura identeco kaj ankaŭ la mediteranea maro. En siaj artaĵoj Sedira ankaŭ eksplicite starigas demandoj rilate al la surmeto de hiĝabo, tra kiu ŝiaj francaj kaj anglaj kuncivitanoj rigardas virinojn de alĝeria deveno[2].

Ŝi vivis en Londono kaj laboras inter Alĝero, Parizo kaj Londono kie ŝi estas reprezentita de la galerio Kamel Mennour.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La du gepatroj de Zineb Sedira migras de Borĝ Bu Areriĝ, en Alĝerio, al Gennevilliers en Francio en 1961. En 1986 ŝi transloĝiĝas al Londono kie ŝi studas vidan arton en Central St Martin’s School of Art kaj en la Slade School of Art, poste daŭrigas esploradojn en la Royal College of Art.

Depost dekkvino da jaroj, la verkaro de Zineb Sedira permesis riĉigi la debaton ĉirkaŭ la konceptoj de modernismo kaj de moderneco en originala maniero, atentigabte pri la vitaleco de la arta esprimo en Nord-Afriko. Zineb Sedira havas en unua tempo ĉerpita sian inspiron en la serĉado de sia propra identeco. Okupiĝante en la komencaj jaroj pri tiuj membiografiaj demandoj sia laboro hodiaŭ fokusas demandojn pri movebleco, konservado kaj transdono de la memoro pri la emigrado kaj la algeria milito kiel heredaĵo por estonataj generacioj, ofte estas la kerno de sia tuta arta laboro.

Zineb Sedira aliras ankaŭ la naturmediajn kaj geografiajn problemojn, farante ĉiam la iron-revenon inter la pasinteco kaj la estonteco. Uzante la fotografion (portretoj aŭ pejzaĝoj), samkiel la lingvaĵo kaj ĉiaspecaj arkivoj, ŝi disvolvas artan polifonan vortoprovizon, kruĉvoje inter fikcio, dokumentfilmo kaj la plej poeziaj alproksimiĝoj kaj tekstoj. Se Zineb Sedira komence okupiĝis pri arta fotografio, video-arto kaj instaloj, ŝi ankaŭ hodiaŭ malmulte diversigis sian praktikon aldonante al ĝi la produktadon de objektoj kaj skulptaĵoj.

Zineb Sedira estas la fondintino de Aria (Artist residency in Algiers), rezidejo de artistoj en Alĝero kiu subtenas la disvolviĝon de la nuntempa arta scenejo en Alĝerio tra interkulturaj interŝanĝoj kaj de kunlaboroj.

En 2020 ŝi estas elektita por reprezenti Francion dum la Venecia Bienalo en 2021.

Ekspozicio "Babel"[redakti | redakti fonton]

"Babel" estis grupa ekspozicio en Bruselo, Belgio (2019) en kiu deko da artistoj esploris en arta formo la ŝanĝojn en llngvoj pro la tutmondiĝo[3]. La ekspozicio Babel kunigis dek verkojn (i.a. video-instalaĵon de Zineb Sedira) ligitajn al lingvoj. Iuj artistoj kritikas la malaperon de minoritataj lingvoj. Aliaj provas lerni (ree) malnovajn lingvojn. Diversaj artistoj ofertis alternativojn kaj revojn de universala lingvo kiel Esperanto, heteroglossiasignolingvo. Ĉar lingvo ankaŭ estas politika vektoro kiu povas konduki al lingva diskriminacio, la ekspozicio 'Babel' volis starigi ankaŭ demandiojn kiel "Ĉu homoj povas esti forpelitaj el lando pro la lingvo, kiun ili parolas? Kaj kion ni volas diri, kiam ĉiuj ĉirkaŭ ni parolas lingvon kiun ni mem ne scias paroli? La ekspozicio Babel ankaŭ inkluzivis programon de prezentadoj, filmaj projektoj, konferencoj, kunvenoj kaj atelieroj[3].

Video Mother Tongue (denaska lingvo)[redakti | redakti fonton]

Sia plej konata verko estas la filmo Mother Tongue (2002) surscenigas tri generaciojn de virinoj, kaj starigas la demandon de la transdono de kultura heredaĵo en tutmondiĝanta mondo. En Alĝerio, kiel en aliaj landoj de Afriko kaj Mezriento, la rolo de virinoj estas daŭrigi la tradicion rakonti historiojn, kio gravas por konservi kulturan identecon[2].

Ĝi donas koncizan vidan reprezentadon de la lingva bariero inter la avino kaj la nepino kiuj havas neniun komunan lingvon. Ĉi tiu tri-ekrana video fokusas la sinsekvon de malkomunikaj dialogoj inter tri generacioj, el kiuj ĉiu persistas je sia unua lingvo. Sedira starigas demandojn en la franca, sia patrino respondas en la araba kaj sia filino nur parolas la anglan[4].

Tri ekranoj, tri generacioj, tri konversacioj estas montritaj samtempe. Inspirita de sia persona historio, la video-artaĵo de Zineb Sedira ilustras la paŭzojn en la dialogo pro elmigrado. La artistino, de alĝeria origino, ne transdonis al sia filino naskita en Anglio la araban lingvon, kiun ŝi heredis de sia patrino. Post sia edukado en Francio, sia "hereda lingvo" iom post iom estis anstataŭigita de la franca. Rezulte de tio, la transdono estis interrompita inter la unua kaj la lasta parto de la video-triptiko. Avino kaj nepino jam ne komprenas unu la alian. Dum la trilingveco de la artistino atestas pri lingva kaj kultura riĉecoj, oni ankaŭ povas vidi ke estas perdo de parto de la lingva kaj kultura heredaĵo pro la rompita dialogo inter patrino kaj filino pro la lingva bariero. Se la homoj ne plu komprenas la lingvon de unu la alian, tiam la hereda lingvo ĉesas esti vehiklo de kulturo[5].

La virinoj en la vida arto de Sedira komunikas per diaspora lingvo - koncepto, per kiu la artisto indikas lingvon inter ambaŭ, lingvon komprenatan sed ne parolatan. La filmetoj serĉas krei spacojn, kie kompreno ne rilatas al parolado de la sama lingvo. Ĉi tio estas plej eksplicita en Mother Tongue (2002), serio de filmetoj en kiuj tri generacioj de virinoj interparolas ĉiu en sia propra lingvo.

En intervjuo por IBRAAZ, forumo por vidaj artoj en Nord-Afriko kaj Mezoriento, Zineb Zedira diris "Estas mia rolo kiel artistino kaj kiel patrino ekpensi pri buŝa historio kaj transdono de kulturo kaj tradicioj kiam mi havis mian unuan filinon en 1991. Naskiĝinte mi mem en Francio, mi sentis min iom forigita de la lingvo kaj kulturo de miaj gepatroj kaj mi komprenis ke, naskiĝante en Anglio, miaj infanoj estus eĉ plue forigitaj de sia alĝeria identeco"[6].

Video Silent Sight (Silenta rigardo)[redakti | redakti fonton]

Sedira uzas voice-over en la video Silent Sight por paroli pri kaptuka vestiĝo kaj la efiko de la hiĝabo de sia patrino sur la malgranda Zineb, dum la artistino rigardas la spektanton[2].

En sia frua vida arto Sedira eksplicite uzas la hiĝabon kiel vidan simbolon por stereotipaj bildaĵoj de islamaj virinoj - kaj por la redukto de migrantaj virinoj al islamanoj. Silent Sight (Silenta Rigardo) kaj Self-Portrait or the Virgin Mary (Memportreto aŭ la Virgulino Maria - 2000) povas esti vidataj kiel subtilaj enketoj pri la maniero kiel la vualo estas perceptita de okcidentaj spektantoj. La reagojn de la (okcidenta) publiko, montris ke ĝi povas vidi la belecon de la artaĵo, sed samtempe multaj spektantoj spertis malkomfortan senton ĉar oni instruis ilin vidi la kaptukon kiel simbolon de subpremo[2].

Retaj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo de Sineb Zedira (en) IBRAAZ - forumo pri vidaj artoj en Nord-Afriko kaj Mezoriento

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Philippe Dagen kaj Philippe Dagen, Zineb Sedira, gardienne d'images, Le Monde, la 9-an de decembro 2010.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 (en) Joke Lambelin, This is my body/ جسم, Al-Arte magazine, la 19-an de januaro 2013, alirite la 10-an de marto 2020.
  3. 3,0 3,1 (fr) Babel, #ISLEP, la 12-an de septembro 2019.
  4. (angla) Alfred Hickling, Zineb Zedira, The Guardian, la 19-an de januaro 2004, alirite la 10-an de marto 2020.
  5. (fr) Zineb Zedira - eduka dosierujo pri la ekspozicio Babel (PDF), p. 10/12, #ISELP, 13/9 -14/12/2019
  6. (angla) Coline Milliard, Zineb Sedira in Conversation, IBRAAZ, la 1-an de junio 2011, alirite la 10-an de marto 2020.