Ziraldo
Ziraldo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 24-an de oktobro 1932 en Caratinga | ||||
Morto | 6-an de aprilo 2024 (91-jaraĝa) en Rio-de-Ĵanejro | ||||
Lingvoj | portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Brazilo vd | ||||
Alma mater | Universidade Federal de Minas Gerais vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Zélio Alves Pinto vd | ||||
Infanoj | Daniela Thomas • Antonio Pinto vd | ||||
Parencoj | Fernando Alves Pinto • Lorena Kaz vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kartunisto • bildliteraturisto • verkisto • ĵurnalisto • pentristo • dramaturgo vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ziraldo Alves Pinto, konata simple kiel Ziraldo, (Caratinga, la 24-an de oktobro 1932 - Rio-de-Ĵanejro, la 6-an de aprilo 2024) estis brazila desegnisto, kartunisto, aŭtoro de bildstrioj, ĵurnalisto kaj verkisto aktiva ekde 1954.
Politike aktiva, li kunfondis kaj gvidis la kontraŭkulturan semajnan gazeton O Pasquim (1969-1991), kiu fariĝis la ĉefa eldonaĵo kun kritikoj al la militista diktaturo en Brazilo (1964-1985) ĝis la restarigo de demokratio.
Li estas plej konata pro la bildstria serio Turma do Pererê (1959-1976) kaj la porinfana libro O Menino Maluquinho (1980), kiun li mem transformis en bildstrian serion (1989-2007).
Liaj verkoj aperis en pluraj internaciaj eldonaĵoj, kiel la francaj revuoj Plexus kaj Planète[1].
Lia filino, filmproduktisto Daniela Thomas (n. en 1959), kaj lia filo Antonio Pinto, komponisto de filmmuzikoj (n. en 1967), ankaŭ estas artistoj kun internacia kariero.
Ziraldo kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]
O Menino Maluquinho estis tradukita en Esperanton de tiam 13-jara brazila E-denaskulo, Cristóvão Resende, sub la titolo "La Knabo Frenezeta" kaj eldonita[2] en Brazilo laŭ instigo de Ziraldo mem ĉe la eldonejo Melhoramentos. Ziraldo helpis la reklamadon de la libro (kaj de Esperanto) per partopreno kun Cristóvão en intervjuoj ĉe popularaj televidaj programoj.
Premioj[redakti | redakti fonton]
- 1990 : Premio Yellow-Kid « Vivo dediĉita al la ilustrado », aljuĝita de la organizantoj de la Festivalo de Lucques, pro la verkaro.
- 2008 : Iberamerika Premio Quevedos pri grafika humuro, pro la verkaro
- 2015 : Premio Haxtur pri humuro, pro liaj gazetaraj desegnaĵoj
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Ziraldo, Premio Quevedos 2008.
- ↑ Knabo frenezeta, La. Ziraldo. Tradukis Kristoĉjo Resende. Melhoramentos. São Paulo. 1998. 106 paĝoj