Zlaté Hory

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en distrikto Jeseník. Pri municipo, kiu portis tiun ĉi nomon antaŭe, temas artikolo Kamberk. Pri montaro kun pola nomo Góry Złote temas artikolo Riĥleba montaro.
Zlaté Hory
(germane Zuckmantel)
ĉeĥe ĝis 1948 Cukmantl, pole Złote Góry, pole silezie Złote Gůry
urbo
Vido el Biskupská kupa
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Zlaté Hory
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Jeseník
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Sudetio
Montaro Zlatohora montetaro
Memorindaĵoj Edelštejn burgoruino, Leuchtenštejn burgoruino
Rojoj Zlatý potok, Modrý potok, Černý potok
Situo Zlaté Hory
 - alteco 390 m s. m.
 - koordinatoj 50° 15′ 17″ N 17° 23′ 38″ O / 50.25472 °N, 17.39389 °O / 50.25472; 17.39389 (mapo)
Areo 85,94 km² (8 594 ha)
Loĝantaro 3 668 (2023)
Denseco 42,68 loĝ./km²
Unua skribmencio 1263
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 793 75 ĝis 793 76
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0711
NUTS 5 CZ0711 597996
Katastraj teritorioj 5
Partoj de urbo 7
Bazaj setlejunuoj 7
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Zlaté Hory
Retpaĝo: www.zlatehory.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Zlaté Hory (laŭvorte Ora Montaro, nomo ekde 1948) estas urbo en Ĉeĥio situanta en Ĉeĥa Silezio ĉe ĉeĥa-pola limo, 30 km nordokcidente de urbo Bruntál, 15 km nordnordoriente de distrikta urbo Jeseník. Vivas ĉi tie 3 668 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Mikulovice, Jeseník, Heřmanovice kaj Petrovice.

Historio[redakti | redakti fonton]

Zlaté Hory (antaŭe ĝis 1945 germane Zuckmantel, ĉeĥa nomo de 1869 ĝis 1948 Cukmantl) estas malnova minista urbo, kies prospero estis kunigita kun kolonigado en la 12-a jarcento, subtenata de olomouca kaj vroclava episkopejo en konekso kun malkovro de ortrovejoj. Ĝi estis kaj estas centro de erctrovejo de Zlaté Hory, la urbo ĝi estas ekde la jaro 1263. Oni unue akiris la oron per ellavado el sablo, pli malfrue eĉ per subsupraĵa minado, precipe en Příčný vrch (Transversa Monto) sude de la urbo kaj en ties ĉirkaŭaĵo. La minado kulminis en la 16-a jarcento, en la 18-a jarcento venis malfloro. La plej granda peco de oro (1,78 kg), trovita en la jaro 1591, estis dediĉita al imperiestro Rudolfo la 2-a. En pli juna periodo oni minis ankaŭ arĝenton kaj neferajn metalojn (ĉefe kupron). En la urbo kaj en ties ĉirkaŭaĵo troviĝas pluraj spuroj kaj antropogenaj formoj post historia kaj ankaŭ antaŭ nelonga minado (precipe en Příčný vrch). Hodiaŭ Zlaté Hory estas refreŝigeja kaj turisma centro.

Foje tre riĉa urbo havas renesancan kaj barokan arkitekturon. En la ĉirkaŭaĵo de la urbo troviĝas ruinoj de burgoj Leuchtenstein (nun iom ĉeĥigite Leuchtenštejn) kaj Edelstein (nun ĉeĥe Edelštejn).

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18698 021
18808 124
18908 108
19007 767
19107 604
19216 861
JaroLoĝantoj
19307 471
19503 287
19613 879
19704 362
19804 556
19914 550
JaroLoĝantoj
20014 507
20144 004
20163 944
20173 899
20183 858
20193 796
JaroLoĝantoj
20203 748
20213 413
20223 620
20233 668

Partoj de urbo[redakti | redakti fonton]

Esperanto en Zlaté Hory[redakti | redakti fonton]

En la tiam germanlingva minista urbo Zuckmantel en 1923 komenciĝis kurso kun 20 lernantoj, gvidata de s-ro Schuster. Parolado okazis de profesoro Murath pri „Esperanto kaj mondhelplingva problemo”.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]