Saltu al enhavo

Zoë Saldaña

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoe Saldaña
Oskar-premiito
Zoë Saldaña en decembro 2007
Zoë Saldaña en decembro 2007
Persona informo
Zoë Saldaña
Naskonomo Zoë Yadira Saldaña Nazario
Naskiĝo 19-an de junio 1978
en New Jersey, Usono
Etno portorikaj usonanoj dominikaj usonanoj vd
Lingvoj angla hispana itala vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Newtown High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Marco Perego (mul) Traduki (2013) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 3
Profesio
Alia nomo Zoe Saldana Зої Салдана vd
Okupo aktoro teatra aktoro filmaktoro voĉaktoro televida aktoro filmproduktoro baleta dancisto filmreĝisoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 2000–nuntempo
En TTT http://www.zoesaldana.com/
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Zoë SALDANA (plena nomo: Zoë Yadira ZALDAÑA NAZARIO, naskiĝis 19-an de junio 1978 en New Jersey) estas usona aktorino kun domingaj familiaj radikoj.

Kiam Zoë Saldaña estis naŭ-jara, ŝia patro mortis en trafika akcidento. Poste la patrino kun sia familio, kiu antaŭe vivis en la urboparto Queens de Novjorko, revenis al la karibia ŝtato Domingo, de kie la familio pli frue estis elmigrinta al Usono. En Domingo ŝi studis baleton, ĵazon, latinamerikan kaj modernan dancadon. Post reveno al Usono, ŝi komencis studi aktoradon.

En Novjorko ŝi membris en la teatro FACES Theater Company, kiu prezentas kritikajn teatraĵojn pri sociaj temoj, kun la celo pensigi la junan publikon pri sociaj problemoj.

Dum la jaro 1999, Zoë havis sian unuan aktorinan rolon en la televida serio Law & Order. Post malĉefaj roloj en la kinejaj filmoj Terminal kaj Piratoj de la Karibio, ŝi ricevis la ĉefan rolon de la juna kosmolingvistino Nyota Uhura en la kineja filmo Star Trek de 2009. Samjare ŝi ankaŭ aktore videblas en la filmo Avatar de la reĝisoro James Cameron.

JaroTitoloRolofilmreĝisoro(j)
2000Center StageEva RodriguezNicholas Hytner
2001Get Over ItMaggieTommy O'Haver
2001SnipesCherylRich Murray
2002CrossroadsKitTamra Davis
2002DrumlineLailaCharles Stone III
2003Pirates of the Caribbean: the Curse of la Black PearlAnamariaGore Verbinski
2004The TerminalDolores TorresSteven Spielberg
2004HavenAndreaFrank E. Flowers
2004TemptationAnnieMark Tarlov
2005ConstellationRosa BoxerJordan Walker-Pearlman
2005Guess WhoTheresa JonesKevin Rodney Sullivan
2005Dirty DeedsRachel BuffDavid Kendall
2005The Curse of Father CardonaFlorFélix Germán
2006PremiumCharliPete Chatmon
2006The Heart SpecialistDonnaDennis Cooper
2007After SexKatEric Amadio
2007BlackoutClaudineJerry Lamothe
2008Vantage PointAngie JonesPete Travis
2009Star TrekNyota UhuraJ. J. Abrams
2009The SkepticCassieTennyson Bardwell
2009AvatarNeytiriJames Cameron
2010The LosersAishaSylvain White
2010TakersLily JansenJohn Luessenhop
2010Death at a FuneralElaineNeil LaBute
2010Burning PalmsSara CottonChristopher B. Landon
2011KaylienN/AZoe Saldana
2011ColombianaCataleya RestrepoOlivier Megaton
2012The WordsDora JansenBrian Klugman/Lee Sternthal
2013Blood TiesVanessaGuillaume Canet
2013Star Trek Into DarknessNyota UhuraJ. J. Abrams
2013Out of the FurnaceLena WarrenScott Cooper
2014UnityRakontistoShaun Monson
2014Infinitely Polar BearMaggie StuartMaya Forbes
2014Guardians of the GalaxyGamoraJames Gunn
2014The Book of LifeMaria Posada (voĉo)Jorge R. Gutierrez
2016NinaNina SimoneCynthia Mort
2016Star Trek BeyondNyota UhuraJustin Lin
2016Live by NightGraciella CorralesBen Affleck
2017Guardians of the Galaxy Vol. 2GamoraJames Gunn
2017I Kill GiantsMrs. MolléAnders Walter
2017My Little Pony: The MovieKapitano Celaeno (voĉo)Jayson Thiessen
2018The Legend of Red HandMia ParcStefano Sollima
2018Avengers: Infinity WarGamoraRusso brothers
2019Avengers: EndgameGamoraRusso brothers
2019Missing LinkAdelina Fortnight (voĉo)Chris Butler
2021Avatar 2NeytiriJames Cameron
2023Avatar 3NeytiriJames Cameron

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]