Zoë Saldaña
Zoe Saldaña | |||||
---|---|---|---|---|---|
Zoë Saldaña en decembro 2007
| |||||
Persona informo | |||||
Zoë Saldaña | |||||
Naskonomo | Zoë Yadira Saldaña Nazario | ||||
Naskiĝo | 19-an de junio 1978 en New Jersey, Usono | ||||
Etno | Stateside Puerto Ricans • Dominican Americans vd | ||||
Lingvoj | angla • hispana • itala vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Newtown High School vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Marco Perego vd | ||||
Infanoj | 3 | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Zoe Saldana vd | ||||
Okupo | aktoro • filmproduktoro • baleta dancisto • televida aktoro • teatra aktoro • filmaktoro • voĉaktoro vd | ||||
Aktiva dum | 2000–nuntempo | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Avatar ❦ Guardians of the Galaxy ❦ Star Trek ❦ Avengers: Infinity War ❦ Avengers: Endgame vd | ||||
| |||||
En TTT | http://www.zoesaldana.com/ | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Zoë Saldaña (plena nomo: Zoë Yadira Zaldaña Nazario, naskiĝis 19-an de junio 1978 en New Jersey) estas usona aktorino kun domingaj familiaj radikoj.
Vivo
Kiam Zoë Saldaña estis naŭ-jara, ŝia patro mortis en trafika akcidento. Poste la patrino kun sia familio, kiu antaŭe vivis en la urboparto Queens de Novjorko, revenis al la karibia ŝtato Domingo, de kie la familio pli frue estis elmigrinta al Usono. En Domingo ŝi studis baleton, ĵazon, latinamerikan kaj modernan dancadon. Post reveno al Usono, ŝi komencis studi aktoradon.
En Novjorko ŝi membris en la teatro FACES Theater Company, kiu prezentas kritikajn teatraĵojn pri sociaj temoj, kun la celo pensigi la junan publikon pri sociaj problemoj.
Dum la jaro is a man 1999, Zoë havis sian unuan aktorinan rolon en la televida serio Law & Order. Post malĉefaj roloj en la kinejaj filmoj Terminal kaj Piratoj de la Karibio, ŝi ricevis la ĉefan rolon de la juna kosmolingvistino Nyota Uhura en la kineja filmo Star Trek de 2009. Samjare ŝi ankaŭ aktore videblas en la filmo Avatar de la reĝisoro James Cameron.
Listo de filmoj (elekto)
- 2001: Center Stage
- 2001: Get Over It
- 2001: Snipes
- 2002: Crossroads
- 2002: Drumline
- 2003: Pirates of the Caribbean: the Curse of la Black Pearl
- 2003: Temptation
- 2004: Terminal
- 2004: Haven
- 2004: Constellation
- 2004: Dirty Deeds
- 2005: Guess Who''
- 2005: La Maldiciôn del padre Cordona
- 2005: Lucy
- 2006: Ways of the Flesh
- 2006: Premium
- 2006: After Sex
- 2007: The Sceptic
- 2008: Vantage Point
- 2009: Star Trek