Saltu al enhavo

Zoe Porfirogenidino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ζωή Πορφυρογέννητη
(978-1050)
Ikonografia bildo de Zoe Porfirogenidino.
Ikonografia bildo de Zoe Porfirogenidino.
Persona informo
Ζωή
Naskiĝo 978
en Konstantinopolo, nuna Istanbulo, Turkio, Bizanca Imperio
Morto 1050
en Konstantinopolo, nuna Istanbulo, Turkio, Bizanca Imperio
Tombo Preĝejo de la Sanktaj Apostoloj Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj vd
Ŝtataneco Bizanca imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Makedonia dinastio vd
Patro Konstanteno la 8-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Helena (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Teodora la 3-a kaj Eudokia (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Romano la 3-a (Bizancio)
Konstanteno la 9-a
Miĥaelo la 4-a de Paflagonio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo suvereno Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Zoe PorfirogenidinoΖωή Πορφυρογέννητη estis reprezentantino de la makedona dinastio, kiu nelonge regis kiel bizanca imperiestrino ekde la 21- de aprilo 1042, kune kun sia fratino Teodora. Antaŭ tio, ŝi estis kronita kiel "Aŭgustino" al serio da kunregantoj, el kiuj du estis edziĝintaj al ŝi.

Zoe naskiĝis kiam ŝia patro Konstanteno estis nominala kunimperiestro de lia frato, Bazilo la 2-a. Post kiam planita geedziĝo kun la Sankta Romia Imperiestro Oto la 3-a en 996 malsukcesis, Zoe pasigis la sekvajn jarojn en la imperiestra palaco.

Ŝia onklo Bazilo mortis en 1025 kiam Zoe estis 47-jara, kaj ŝia patro suriris la bizancan tronon kiel Konstanteno la 8-a. Ĉar li ne havis filojn, Konstanteno esperis daŭrigi la dinastion edzinigante unu el siaj filinoj. Zoe, 50-jaraĝa, estis edziniĝinta al Romano Argiro. Ŝi kaj Romano prenis la tronon la sekvan tagon post la morto de ŝia patro.

La geedzeco de Zoe kun Romano la 3-a estis problema, kaj Romano estis trovita morta dum sia banado en 1034. Lia morto estis diverse atribuita al Zoe, ŝia amanto Mikaelo, aŭ ambaŭ. Zoe kaj Mikaelo edziĝis en la sama tago kiel la supozebla murdo, kaj li estis kronita imperiestro Mikaelo la 4-a la sekvan tagon.

En 1041, Zoe estis persvadita adopti la nevon de sia mortanta edzo, Mikaelo Kalafratisto. Post kiam Mikaelo la 5-a fariĝis imperiestro, li ekzilis Zoe-n. Ĉi tiu ago elĉenigis popolan ribelon, kiu detronigis lin kaj instalis Zoe-n kaj ŝian fratinon Teodora kiel kunajn imperiestrinojn. Post du-monata kuna regado, Zoe edziniĝis al iama amanto, kiu estis instalita kiel Konstanteno la 9-a, transdonante la potencon al li.

Tamen, ŝi daŭre regis la imperion kiel ĝia heredantino kaj kiel la bizanca imperiestrino. Ok jarojn poste, Zoe mortis 72-jaraĝa. Ŝia regado atestis la malkreskon de la romia armeo, kaj la unuajn invadojn de la turkoj en orientan Anatolion.

Frua vivo: ĉ. 978–1028

[redakti | redakti fonton]

Zoe estis Porfirogenidina, kies signifo estas "naskita en la purpuro"; tio estis la nomo por infano naskita en la ĉefurbo al reganta imperiestro. Ŝi estis la dua filino de Konstanteno la 8-a kaj lia edzino Helena Alipia (961-989). Ŝia patro fariĝis kunimperiestro, kun la aĝo de du, en 962.

Bildo de Zoe Porfirogenidino, ilustraĵo de la 15-a jarcento.
Mozaiko de Hagia Sofia kun sidanta Kristo Pantokratoro, kun Zoë staranta dekstre kaj Konstanteno la 9-a staranta maldekstre.
Mozaiko de Hagia Sofia enhavanta Konstantenon la 9-an.
Zoe foriras al la Monaĥinejo de Principus, ekzilita de Mikaelo la 5-a.
Arabaj kaptitoj, prenitaj post la venko de Nikeforo Karanteno (1032-1075) sur araba floto, estas alportitaj antaŭ imperiestro Romano la 3-a.
Mikaelo la 4-a kaj liaj viroj antaŭ la bulgara barikado.
Zoe petas la eŭnukon Sgoricon venenigi ŝian bofraton Johanon la Orfanotrofon.

Lia frato Bazilo la 2-a, la pli aĝa kunreganto, malhelpis siajn nevinojn edziniĝi al iu ajn el la bizancaj nobeloj, ĉar tio donus al iliaj edzoj pretendon al la imperia trono. Kiel virinoj ili ne povis ekzerci ian ajn ŝtatan aŭtoritatecon; ilia sola decido pri tio estis elekti, aŭ pli verŝajne akcepti aŭ ne, edzon, kiu akirus ilian aŭtoritatecon post geedziĝo. Sekve, Zoe vivis vivon de preskaŭ obskureco en la imperia gineceo (virina loĝejo) dum multaj jaroj.

Kiel elektebla imperia princino, Zoe estis konsiderata ebla novedzino por la Sankta Romia Imperiestro, Oto la 3-a, en 996. Dua ambasado sendita en 1001, estrita de Arnulfo la 2-a (1018-1077), ĉefepiskopo de Milano, havis la taskon elekti la novedzinon de Oto el inter la tri filinoj de Konstanteno.

La plej aĝa, Eŭdokja (976-1001), estis malbeligita de variolo, dum la plej juna, Teodora, estis tre simpla knabino. Arnulfo, tial, elektis la allogan 23-jaraĝan Zoe, pri kio Bazilo la 2-a konsentis. En januaro 1002 ŝi akompanis Arnulfon reen al Italio, nur por malkovri, kiam la ŝipo atingis Bari-on, ke ŝia estonta edzo Oto estis mortinta, devigante ŝin reveni hejmen.

Okaze de la morto de Bazilo la 2-a, Konstanteno la 8-a prenis la tronon. Lia regado kiel sola imperiestro daŭris malpli ol tri jarojn, de la 15-a de decembro 1025 ĝis la 11-a de novembro 1028. Alia ŝanco por Zoe edziniĝi ekestis en 1028 kiam ambasado el la Sankta Romia Imperio alvenis al Konstantinopolo kun propono por imperia geedziĝo.

Konstanteno kaj Zoe malakceptis la ideon tuj kiam oni malkaŝis, ke la celita fianĉo, Henriko (1017-1056), filo de Konrado la 2-a (990-1039), estis nur dekjara. Konstanteno decidis, ke la reganta domo estus daŭrigita per unu el liaj filinoj edziniĝinta al taŭga aristokrato. La unua ebla partnero estis la eminenta nobelo Konstanteno Dalaseno (f. 965-970), la antaŭa dukso de Antioĥio.[1]

La konsilistoj de la imperiestro preferis malfortan reganton, kiun ili povus kontroli, kaj ili persvadis lin malakcepti Dalasenos post kiam li jam estis alvokita al la ĉefurbo. Romano Argiro, la urba prefekto de Konstantinopolo, estis la sekva konsiderata kiel pretendanto.

Teodora spitis sian patron rifuzante edziniĝi al Romano, argumentante ke li jam estis edziĝinta - lia edzino estis devigita fariĝi monaĥino por permesi al Romano edziĝi en la imperia familio - kaj ke kiel triarangaj kuzoj ili havis tro proksiman sangan rilaton por ke geedziĝo okazu. Sekve, Konstanteno la 8-a elektis Zoe-n kiel la edzinon de Romano. Zoe kaj Romano geedziĝis la 10-an de novembro 1028 en la imperia kapelo de la palaco. La sekvan tagon Konstanteno mortis kaj la novgeedziĝintoj sidiĝis sur la imperia trono.

De Romano la 3-a ĝis Mikaelo la 5-a: 1028–1042

[redakti | redakti fonton]

Pasigante jarojn en la samaj restriktaj kondiĉoj kun sia fratino, Zoe ekmalamis Teodora-n. Zoe konvinkis Romanon nomumi unu el siaj propraj viroj kiel la ĉefon de la domanaro de Teodora, kun ordonoj spioni ŝin.

Baldaŭ poste, Teodora estis akuzita pri konspiro por uzurpi la tronon, unue kun Presiano (996-1061) en 1030, sekvata de Konstanteno Diogeno (995-1031), la guberniestro de Sirmium, en 1031. Zoe akuzis ŝin pri partoprenado de la komploto, kaj Teodora estis perforte enfermita en la monaĥinejo de Petrion[2]. Zoe poste vizitis sian fratinon kaj devigis ŝin fari religiajn votojn.

Zoe estis obsedita pri la ideo daŭrigi la makedonan dinastion. Preskaŭ tuj post edziniĝo al Romano, la kvindekjara Zoe malespere provis gravediĝi. Ŝi uzis magiajn ĉarmojn, amuletojn kaj pociojn, ĉio sen efiko. Ĉi tiu malsukceso gravediĝi helpis fremdigi la paron, kaj baldaŭ Romano rifuzis dividi la geedzan liton kun ŝi. Romano limigis la elspezojn de sia edzino kaj malmulte atentigis ŝin.

Zoe, kolerega kaj frustrita, implikiĝis pri pluraj amaferoj. Romano toleris ilin kaj mem prenis amantinon. En 1033 Zoe enamiĝis al malaltnaskita servisto nomata Mikaelo. Ŝi malkaŝe fanfaronis pri sia amanto kaj parolis pri igi lin imperiestro. Onidiroj pri ŝia konduto igis Romanon alfronti Mikaelon, kiu neis ajnan strebon por surtroniĝi.

Komence de 1034 Romano malsaniĝis kaj oni ĝenerale kredis, ke Zoe kaj Mikaelo konspiris por veneni lin. La 11-an de aprilo Romano estis trovita mortanta en sia bano. Laŭ kortega oficisto kaj pli posta kronikisto Mikaelo Pselo, iuj el lia sekvantaro "tenis lian kapon dum longa tempo sub la akvo, samtempe provante strangoli lin". Johano Skylitzes skribis kiel simplan fakton, ke Romano dronis laŭ ordono de Mikaelo. La rakonto de Mateo de Edesa diras, ke Zoe venenis Romanon.

Zoe kaj Mikaelo geedziĝis en la sama tago, kiam Romano la 3-a mortis. La sekvan tagon ili alvokis la Patriarkon Aleksio la 1-a por ofici la kronadon de la nova imperiestro.

Kvankam Aleksio komence rifuzis kunlabori, la pago de 50 funtoj da oro helpis ŝanĝi lian opinion. La nova edzo de Zoe prenis la potencon kiel Mikaelo la 4-a. Lia subita ekpotenciĝo lasis lin nepreparita por regi, kaj li delegis multon el la regado al sia frato, la eŭnuko Johano la Orfanotrofo.

Kvankam Zoe kredis, ke Mikaelo montriĝus pli sindona edzo ol Romano, ŝi eraris. Timante, ke Zoe turnos sin kontraŭ li, kiel ŝi turnis sin kontraŭ lia antaŭulo, Mikaelo ekskludis ŝin de politiko kaj sendis ŝin reen al la gineceo, kie ŝi estis tenata sub strikta gvatado. La malkontenta imperiestrino provis ŝanĝi la potenco-ekvilibron per konspirado kontraŭ Johano, sen sukceso.

La sano de Mikaelo estis malbona dum lia regado, kaj antaŭ 1041 estis evidente, ke li mortas iom post iom. Volante certigi, ke la potenco restu en siaj manoj, Johano la Eŭnuko devigis Zoe-n adopti sian nevon Mikaelo Kalfratisto. La 10an de decembro 1041, Mikaelo la 4-a mortis, rifuzante ĝis la lasta momento vidi sian edzinon, kiu petegis, ke ŝi permesu viziti lin ankoraŭ unu fojon. Kalafratisto estis kronita imperiestro kiel Mikaelo la 5-a.

Kvankam li ĵuris respekti Zoe-n, Mikaelo la 5-a fine ekzilis ŝin al monaĥinejo sur Principus, insulo en la Marmora Maro, pro akuzoj pri provo de reĝmortigo. Ŝi estis perforte tonsurita kaj sendita al religia ordeno.

Ĉi tiu traktado de la legitima heredantino de la Makedona Dinastio kaŭzis popolan ribelon en Konstantinopolo. Mikaelo la 5-a, malespera konservi sian tronon, revenigis Zoe-n el Principus kaj montris ŝin al la popolo, sed lia insisto, ke li daŭre regu kune kun ŝi, estis vana. La 19an de aprilo 1042, la homamaso ribelis kontraŭ Mikaelo la 5-a subtenante ne nur Zoe-n sed ankaŭ Teodora-n.

Delegitaro estrita de patricio Konstanteno Kabasilo (f. 1235-1259) iris al la monaĥinejo ĉe Petriono por konvinki Teodora-n iĝi kunimperiestrino kune kun sia fratino. Teodora kutimiĝis al vivo de religia kontemplado kaj provis rifuzi la proponon, sed la delegitoj perforte revenigis ŝin al la ĉefurbo. Ĉe asembleo en Hagia Sofia la popolo eskortis koleran Teodoran kaj proklamis ŝian imperiestrinon kune kun Zoe. Ili ambaŭ estis kronitaj la 21-an de aprilo kaj Mikaelo la 5-a estis devigita rifuĝi en monaĥejo.

Regado kun Teodora kaj Konstanteno la 9-a: 1042–1050

[redakti | redakti fonton]

Zoe tuj alprenis la potencon kaj provis devigi Teodoran reveni al sia monaĥejo, sed la Senato kaj la popolo postulis, ke la fratinoj kune regu.

Kiel ŝia unua ago, Teodora estis vokita por negoci kun Mikaelo la 5-a. Zoe volis pardoni kaj liberigi Mikaelon, sed Teodora estis klara kaj nefleksebla. Zoe komence garantiis la sekurecon de Mikaelo, sed poste ordonis blindigi lin kaj pasigi la reston de sia vivo kiel monaĥo.

Oficiale Zoe estis la plej altranga imperiestrino, kaj ŝia trono sidis iomete antaŭ tiu de Teodora dum ĉiuj publikaj okazoj. Praktike, Teodora estis la mova forto malantaŭ la komuna administrado. La fratinoj daŭrigis administri la imperion, fokusante pri limigado je la vendo pri publikaj oficoj kaj pri la administrado de justico.

Kvankam tiutempa historiisto Mikaelo Pselo asertis, ke la komuna regado estis kompleta fiasko, John Skylitzes deklaris, ke ili estis tre konsciencaj en korektado de la misuzoj de la antaŭaj regadoj.

Teodora kaj Zoe aperis kune ĉe kunvenoj de la Senato kaj donis publikajn aŭdiencojn, sed baldaŭ evidentiĝis, ke ilia komuna regado estis sub streĉo. Zoe ankoraŭ ĵaluzis pri Teodora kiu deziris administri la imperion. Sed ŝi ne permesis al Teodora fari publikajn aferojn sola.

La kortego komencis disiĝi, kun frakcioj formiĝantaj malantaŭ ĉiu imperiestrino. Post du monatoj da kreskanta malamikeco, Zoe decidis serĉi novan edzon - tiel neante al Teodora la ŝancon pliigi sian influon. Laŭ la reguloj de la Ortodoksa Eklezio ŝia sekva edziniĝo, ŝia tria, estis la lasta, kiun ŝi rajtis havi.

Zoe, prezentita sur la Krono de Monomaĥo

[redakti | redakti fonton]

Ŝia prefero estis por Konstanteno Dalaseno, kiu estis la unua elekto de ŝia patro kiel ŝia edzo en 1028. Li estis alportita por aŭdienco antaŭ la Imperiestrino, sed dum ilia konversacio lia sendependa kaj forta maniero malplaĉis al Zoe, kaj li estis forsendita de ŝia ĉeesto.

Ŝia sekva elekto estis la edziĝinta Konstanteno Atroklines, kortega oficisto, kun kiu oni diris, ke ŝi havis amaferon dum la regado de Romano la 3-a. Li mortis sub misteraj cirkonstancoj kelkajn tagojn antaŭ ol la geedziĝo devus okazi, eble venenita de sia propra baldaŭa eksedzino.

Zoe tiam memoris la belan kaj urban Konstanteno Monomaĥo, alian iaman amanton. La paro geedziĝis la 11-an de junio 1042, sen la partopreno de Patriarko Aleksio, kiu rifuzis ofici trian geedziĝon (por ambaŭ geedzoj). Konstanteno estis kronita de la patriarko la sekvan tagon.

La monerfabrikado de Zoe kaj Teodora finiĝis tuj kiam Zoe edziniĝis al Konstanteno la 9-a, ĉar la asocio de la imperiestrino-edzino kaj sub-imperiestrino rilate al la moneroj dependis de la plezuro de la pli aĝa imperiestrino.

Zoe ricevis pli ol ŝi atendis kiam Konstanteno decidis kunporti al sia nova posteno sian delongan amantinon Maria Sklerajna. Ne kontenta pri ŝia alportado al la kortego, li insistis, ke li estu permesita publike dividi sian vivon kun ŝi, kaj ke ŝi ricevu iom da oficiala rekono.

La 64-jaraĝa Zoe ne kontraŭis dividi sian liton kaj sian tronon kun Sklerajna. Sklerajna ricevis la titolon de sebaste, restante post Zoe kaj Teodora, kaj estis alparolata kiel amantino aŭ imperiestrino, kiel ili. Ĉe oficialaj eventoj Sklerajna prenis pozicion tuj malantaŭ la fratinoj.

Antaŭ la okuloj de la publiko, tamen, la prefera traktado de Sklerajna fare de Konstanteno la 9-a estis skandalo, kaj fine onidiroj komencis disvastiĝi, ke Sklerajna planis murdi Zoe-n, kaj eble Teodora-n.

Tio kondukis al popola ribelo de la civitanoj de Konstantinopolo en 1044, kiu preskaŭ afektis Konstantenon, kiu partoprenis religian procesion laŭlonge de la stratoj de Konstantinopolo. La homamaso estis trankviligita nur per la apero sur balkono de Zoe kaj Teodora, kiuj certigis al la homoj, ke ili ne riskas esti murditaj.

Oni diras, ke Zoe estis imprese bela, kaj Mikaelo Pselo en sia "Kronografio" komentis, ke "ĉiu parto de ŝi estis firma kaj en bona stato". Rekonante sian propran belecon kaj ĝian uzon kiel ilo por politiko, Zoe provis maksimumigi kaj plilongigi ĝian efikon per diversaj traktadoj.

Ŝi funkciigis kosmetikan laboratorion en la gineceo, kaj oni diras, ke ŝi faris eksperimentojn por plibonigi la efikecon de la parfumoj kaj ungventoj tie preparitaj. Pselo raportas, ke ŝia vizaĝo aspektis juneca ĝis ŝiaj sesdekaj jaroj. Zoe mortis en 1050, estante 72-jaraĝa. Ŝi estis entombigita en Konstantinopolo.[3]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Antaŭe:Bizanca ImperiestroPoste:
Mikaelo la 5-a15-an de novembro 1028 - 11-an de junio 1042Konstanteno la 9-a