Zofia Zamenhof

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zofia Zamenhof
Persona informo
Naskiĝo 13-an de decembro 1889 (1889-12-13)
en Kaŭno
Morto 12-an de septembro 1942 (1942-09-12) (52-jaraĝa)
en Treblinka
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato de Laŭzano
Subskribo Zofia Zamenhof
Familio
Patro L. L. Zamenhof
Patrino Klara Zamenhof
Frat(in)oj Adamo ZamenhofLidja Zamenhof
Okupo
Okupo esperantisto • infankuracisto
vdr

Zofia Zamenhof (naskiĝis la 13-an de decembro 1889), estis juda infankuracistino hospitale en Varsovio. Ŝi estis filino de L. L. Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto, al kiu ŝi multe helpadis pri la aranĝado de lia grava biblioteko.

De 1907 al 1913, ŝi profundigas sian medicinan lernadon en universitato de Laŭzano kaj trapasas ŝtatdiplomon en Sankta Petersburgo.

En 1914 Ŝi fakiĝas en hospitala infanmedicino. Ŝi laboras en la hospitalo de Lebedino, kaj en Varsovio ek de 1922, Dum la dua mondmilito, ŝi translokiĝas en la geton de Varsovio, kie, malgraŭ la nazia okupacio, ŝi daŭre praktikas medicinon ĝis sia aresto. En 1942, ŝi estas arestita kaj deportita de la Umschlagplatz en la geto ĝis la ekstermejo de Treblinko, kie ŝi estis murdita, verŝajne en aŭgusto de 1942 en gazĉambro.

Ŝia simbola tombo, memortabulo, lokiĝas apud la tombo de sia patrino, Klara Silbernik-Zamenhof, en la juda tombejo de Varsovio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Louis Falstein, The martyrdom of Jewish physicians in Poland, Exposition Press, 1964, s. 493

Enciklopedio de Esperanto [archive]

Zofia Zamenhof cemetery.jewish.org.pl [archive]

(en) ĉi tiu artikolo (…en la franca) estas parte aŭ tute inspirita de la artikolo de Wikipédia en la angla titolita "Zofia Zamenhof"

Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Zamenhof Sofio el la Enciklopedio de Esperanto.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.