Zohran Mamdani
| Zohran Mamdani | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Zohran Mamdani | |||||
| Naskonomo | Zohran Kwame Mamdani | ||||
| Naskiĝo | 18-an de oktobro 1991 (34-jaraĝa) en Nsambya Hospital, | ||||
| Religio | islamo vd | ||||
| Etno | hind-usonanoj • Ugandan Americans vd | ||||
| Lingvoj | angla • hindia • svahila • ganda • hispana • araba vd | ||||
| Loĝloko | Astoria • Gracie Mansion vd | ||||
| Ŝtataneco | Usono (2018–) Ugando | ||||
| Alma mater | St. George's Grammar School (mul) Bronx High School of Science (mul) Bank Street College of Education (mul) Bowdoin College (en) | ||||
| Partio | Demokrata Partio Democratic Socialists of America Working Families Party | ||||
| Subskribo | |||||
| Familio | |||||
| Patro | Mahmud Mamdani | ||||
| Patrino | Mira Nair | ||||
| Edz(in)o | Rama Duwaji (mul) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto • repisto • loĝkonsilisto • socia aktivisto | ||||
| Laborkampo | Enloĝigado vd | ||||
| Aktiva en | Albany • Nov-Jorko vd | ||||
| |||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Zohran Kwame Mamdani (
aŭskulti; urdue ظہران کوامے ممدانی; naskita la 18-an de oktobro 1991 en Kampalo, Ugando) estas usona politikisto en Novjorko. Ekde la komenco de 2021, li estas membro de la Ŝtata Asembleo de Novjorko, reprezentante la 36-an kongresan distrikton en la kvartalo Queens. Li estis elektita kiel la plej nova urbestro de Novjorko la 4-an de novembro 2025.
Politika kariero
[redakti | redakti fonton]Post gvidado de studentaj organizaj kampanjoj, Mamdani oficiale engaĝiĝis en politiko.
Antaŭ ol eniri la parlamenton, Mamdani laboris kiel konsultisto pri preventado de hipotekaj ekzekucioj. Li estas membro de la Demokrataj Socialistoj de Ameriko ekde 2017. En 2020, li surprize venkis en la Demokrata antaŭbaloto kontraŭ la delonga oficanto Aravella Simotas kaj poste estis elektita senkontraŭe al la Ŝtata Asembleo.
En oktobro 2024, Mamdani anoncis sian kandidatecon por urbestro de Novjorko. Li poziciigis sin kun maldekstra tagordo: interalie, li volis senpagigi urbajn busojn kaj frostigi lupagojn en luataj loĝejoj.
Lia platformo inkluzivas subtenon por senpagaj urbaj busoj, lupagfrostigo por lupagreguligitaj loĝejoj, universala antaŭlernejo, kaj reto de komunume administrataj nutraĵvendejoj. [1][2]
Novjorka urbestro-elekto
Fine de 2024, Mamdani anoncis sian kandidatecon por urbestro de Novjorko en la urbestra elekto de 2025. Lia kampanjo rondiris ĉirkaŭ lupagfrostigoj, plibonigita kaj senpaga busservo, la kreado de Departemento pri Komunuma Sekureco (community safety), senpaga infanprizorgado, la kreado de publikaj nutraĵvendejoj por malaltigi prezojn, la konstruado de pageblaj loĝejoj, pli striktaj politikoj kontraŭ nezorgemaj luigantaj domposedantoj, kaj pli altaj impostoj por kaj la riĉegaj kaj grandegaj korporacioj. Mamdani rapide fariĝis la dua plej granda kandidato en la Demokrataj antaŭbalotaj balotenketoj, post la centrista kandidato Andrew Cuomo. Mamdani estas interalie subtenata de Bernie Sanders kaj Alexandria Ocasio-Cortez. Mamdani estas vidata kiel kontraŭ-elita kandidato kaj nomas sin demokrata socialisto, rimarkinda figuro en usona politiko. Li ne posedas aŭton, pledante por pli bona publika transporto kaj biciklaj vojoj. Li venkis en la Demokrata antaŭbaloto en la plej dense loĝataj partoj de Novjorko, kie aŭtoj havas malpli da senco kiel individua transporto, kompare kun Cuomo, kiu ĉefe atingis balotantojn en la pli maldense loĝataj kvartaloj kun pli alta aŭtoposedo[3].
Li venkis en la Demokrata antaŭbaloto en la unua raŭndo la 22-an de junio 2025. Se elektota urbestro, li fariĝos la unua islama urbestro de Novjorko[4].
Starpunktoj
[redakti | redakti fonton]Mamdani identigas sin kiel demokrata socialisto. Krom la Demokrata Partio, li ankaŭ estas membro de la Demokrataj Socialistoj de Ameriko. Li ankaŭ estas konata kiel entuziasma subtenanto de la por-palestina BDS-movado.
Li identiĝas kun siaj afrikaj radikoj, vidante ilin kiel motivon por fiero. Li estas proksima al la valoroj de Panafrikanismo, reprezentita, interalie, de la unua gvidanto de sendependa Ganao, Kwame Nkrumah, laŭ kiu li ricevis sian duan nomon.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ . The Magic Realism of Zohran Mamdani (angle) (June 18, 2025). Arkivita el la originalo je June 24, 2025. Alirita June 24, 2025 .
- ↑ Bernie Sanders endorses Zohran Mamdani for NYC mayor (angle) (June 17, 2025). Arkivita el la originalo je June 18, 2025. Alirita June 24, 2025 .
- ↑ (en) DaSilva, Amber, NYC's Upset Election Was Drawn Along An Odd Line: Car Ownership. Jalopnik (la 25-an de junio 2025). Alirita la 26-an de junio 2025. “Mamdani doesn't own a car, preferring to take transit or bike, [...] Each represents their own constituency with their modes of transport, but the differences go deeper than that. Mamdani ran a heavily pro-transit campaign, promising fast and free buses and an increase in bike lanes, while Cuomo wanted to flood the subway system with police”
- ↑ Fandos, Nicholas, "‘We Have Won,’ Mamdani Says, as Cuomo Concedes N.Y.C. Mayoral Primary", The New York Times, 2025-06-24. (en-US)

