Zokiedro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flava Zokiedro, montrante 28

Zokiedro (angle Zocchihedron [zakiHIdren], "La (plur)edro de ZOCCHI") estas nomo de la plej ofta 100-edra ĵetkubo, inventita kaj patentita de Lou Zocchi. Ĝi unuafoje aperis en 1985. Ĝia angla nomo estas registrita komerca marko, sed tiu registriĝo kompreneble ne entenas la esperantigon. Malgraŭ la nomo, zokiedro ne estas pluredro, sed pilketo kun 100 ebenetoj. Kelkfoje ĝi nomatas "La golfa pilketo de Zocchi".

Zocchi evoluigis ĉi tiun "ĵetkubon" dum tri jaroj, kaj post tri pluaj jaroj efektivigis ĝian produktadon. Zocchi venis al konkludo, ke 13,85 milimetrojn dika ĵetkubo funkcius plej bone.

Zokiedroj povas esti uzataj por krei hazardajn procentaĵojn en ludoj, aparte en rolludoj. Ili ne multe estas uzataj, parte pro malrapida stabiliĝo (plurajn sekundojn post rulo), kaj parte pro ilia malofteco. Ludantoj ofte preferas anstataŭe ruli du dekfacajn ĵetkubojn diverskolorajn, kun unu koloro reprezentanta la "dekojn" kaj la alia la "unuojn". Por krei dekojn ankaŭ troviĝas apartaj dekfacaj ĵetkuboj markitaj per 00, 10, 20...

Laŭ ekzameno en gazeto White Dwarf magazine la distribuado de numeroj de la testita zokiedro iomete nestabilis, sed ĝi ne aparte emis montri altajn nek malaltajn numerojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]