Zoltán Andory Aladics

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zoltán ANDORY ALADICS [andori aladiĉ] rumania hungara inĝniero pri arbarkulturo, fotisto. Li naskiĝis en Fogaras la 7-an de januaro 1899 kaj mortis la 1-an de novembro 1990 en Miercurea Ciuc.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Zoltán Andory Aladics akiris diplomon en Ŝoprono kaj li alvenis en Miercurea Ciucon en 1927, kie li estis dungito de arbarintendantejo. Li malfermis sian fotostudion en 1930. Post la dua mondmilito li vivtenis sin nur el fotado. Li gajnis plurajn distingojn: ormedalojn, arĝentmedalojn. Liaj fotoj pri la iama vivo de vilaĝoj restas valoraj memoraĵoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]