Zoltán Barabás (agronomo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoltán Barabás
Persona informo
Naskiĝo 10-an de februaro 1926 (1926-02-10)
en Budapeŝto
Morto 23-an de januaro 1993 (1993-01-23) (66-jaraĝa)
en Szeged
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Debrecen University of Agrarian Sciences‏
Okupo
Okupo inĝeniero-agronomo
vdr

Zoltán Barabás [barabAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Barabás Zoltán estis hungara agronomo, profesoro, membro (korespondanta en 1985) de Hungara Scienca Akademio.

Zoltán Barabás [1] naskiĝis la 10-an de februaro 1926 en Budapeŝto. Li mortis la 23-an de januaro 1993 en Szeged.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Barabás frekventis mezlernejojn en sia naskiĝurbo kaj en tiam hungara urbo Kolozsvár. Post la 2-a mondmilito li plulernis kaj akiris 2 diplomojn pri agrario 1948 kaj 1949. Inter 19511969 li laboris en akademia esplora instituto en Martonvásár, poste en simila instituto en Szeged ĝis 1990. Li atingis la sciencan gradon PhD en 1959, li doktoriĝis en 1980 antaŭ la akademio. En la studjaro 1967 li esploris en Usono. Li instruis 2 jarojn en la 1990-aj jaroj en universitato en Gödöllő. Li okupiĝis precipe pri tritikoj kaj Sorgoj. Li ricevis 5 premiojn inter 1985-1991.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Virágzásbiológiai problémák Sorghum-fajták nemesítésében (1954)
  • A hibrid szudánifű termesztésének tapasztalatai (1968)
  • Shortening Vernalization of Winter Wheat with Kinetin (1978)
  • A búzatermelés kézikönyve (1987)

Fontoj[redakti | redakti fonton]