Zoltán Egressy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EGRESSY Zoltán (egreŝi) estis hungara inĝeniero pri mekaniko naskita en Nagyvárad la 15-an de oktobro 1881 kaj mortinta en Budapeŝto la 21-an de marto 1969.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Zoltán Egressy diplomiĝis en la Reĝa Teknika Universitato József en 1913. Li estis fondinto de la unua hungara elektromedicina entrepreno Asklepiost, kiu iĝis reprezentanto de 1918 de Odelga de Vieno, poste de la Reiniger, Veifa, pli poste de Uzinoj Siemens. En jaroj 1930–33 li estis direktoro de la Magyar Siemens Művek kaj 1933 ĝis 1946 scienca konsilanto de la entrepreno. Kiel pensiulo li laboris en la enciklopediredakcio de la eldonejo Akadémiai Kiadó. Li enkondukis en Hungario la radiologiinstruadon, organizis la kursojn por radiologiasistantoj. Li evoluigis plurajn novajn radiologiaparatojn. Li eldonis librojn pri radiologitekniko kune kun László Huszár).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.