Zoltán Fodor-Lengyel
Zoltán Fodor-Lengyel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de marto 1963 (61-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio • Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Zoltán Fodor-Lengyel [lendjel], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fodor-Lengyel Zoltán estas hungara-hispana pentristo.
Zoltán Fodor-Lengyel [1] naskiĝis la 1-an de marto 1963 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Zoltán Fodor-Lengyel lernis pentradon private ekde 1978 en sia naskiĝurbo, poste inter 1981-1984 grafikadon en Sorbonne. Li debutis en ekspozicio en Parizo en 1983. Post 3 jaroj li estis arta gvidanto de galerio, ankaŭ kunposedanto. Ekde tiam li konstante aranĝis ekspoziciojn ekzemple en Hungario, Hispanio, Francio, Usono. Ekde 2007 li estis membro de Reĝa Arta Akademio de Cádiz. Li ricevis plurajn premiojn inter 1988-2017.
Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Budapeŝto (1981, 1988, 2006, 2012, 2017)
- Parizo (1984, 1988)
- Berlino (1987)
- Madrido (1992, 2000, 2005, 2012)
- Novjorko (2013)
- Milano (2015)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2017-08-30 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio[rompita ligilo]