Zoltán Kászoni

El Vikipedio, la libera enciklopedio

KÁSZONI Zoltán [ka'soni] estas rumanuja hungara fiŝbiologo. Li naskiĝis la 22-an de januaro 1928 en Barót.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La mezlernejon li finis en Kluĵo (1948), poste akiris diplomon de inĝeniero pri fiŝbilogio kaj fiŝbredado en Moskvo (1953). Li estis ĉefinĝeniero de entrepreno pri fiŝbredado en Mezőzáh (1953–54), centra komunista partiaktivisto pri nutraĵindustrio (1954–57), ĉefinspektisto pri fiŝado de teritorioj de Erdély kaj Bánát (1957–61), gvidanto de Landa Esplorlaboratorio pri Fiŝbredado (1961–62), direktoro de Landa Scienca Esplorinstituto pri Fiŝado (1961–62), fiŝindustria vicĝeneraldirektoro (1962–65), poste ĝeneraldirektoro (1965–72), ĉefinĝeniero de Centro pri Fiŝado (1972–74), vicprezidanto de la Landa Asocio de Ĉasistoj kaj Sprotfiŝistoj (1974–79), poste samloke ekde 1979 landa sekretario. Li vivas en Hungarujo.

Memstaraj volumoj[redakti | redakti fonton]

  • Haltenyésztés (1959);
  • Akvarisztika és sporthorgászat (1963, rumane 1964);
  • Creşterea peştilor (1966);
  • Cartea tînărului acvarist (1967);
  • Acvaristica (1970, hungare kun titolo Akvarisztika 1972);
  • Sporthorgászat (1973);
  • Creşterea peştilor în iazuri şi helesteie (1974);
  • Acvariu (1976);
  • Pescuitul sportiv (1981).
  • Az a medvés, pisztrángos csodás Erdély, 2005.
  • Székelyföldi vadászatok, 2009.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Romániai Magyar irodalmi Lexikon