Zoltán Király (inĝeniero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoltán Király
Persona informo
Naskiĝo 15-an de novembro 1925 (1925-11-15)
en Beĉej
Morto 19-an de majo 2021 (2021-05-19) (95-jaraĝa)
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo inĝeniero-agronomo
vdr

Zoltán Király [kirAj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Király Zoltán estas hungara agronomo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1982).

Zoltán Király [1] naskiĝis la 15-an de novembro 1925 en Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, en Beĉej.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Király apartenis al la hungara minoritato. Li frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1944-1948, poste li eklaboris en diversaj institutoj. En 1964 li edziĝis baldaŭe havanta 2 gefilojn. En 1967 li doktoriĝis antaŭ MTA. Baldaŭe li estis direktoro de instituto pri plantaĵoj en Budapeŝto. Ekde 1993 li esploras, krome jam pli frue komencis instrui en 3 universitatoj. En universitato de Gödöllő li estis ankaŭ katedrestro ĝis la emeritiĝo. Li longe estis ĉefredaktoro de fakrevuo Acta Phytopathologica et Entomologica Hungarica. Li okupiĝas precipe pri malsanoj de la kreskaĵoj. Li ricevis 3 premiojn kaj oran medalon ekde 1972.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • The Biochemistry and Physiology of Infectious Plant Disease (1967)
  • A növényi betegségellenállóság élettana (1969)
  • Current Topics in Plant Pathology (1977)
  • The Biochemistry and Physiology of Plant Disease (1986)
  • Molecular Plant Biology (2007)

Fontoj[redakti | redakti fonton]