Zoltán Kocsis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Zoltán KOCSIS [koĉiŝ], hungare Kocsis Zoltán estas hungara pianisto kaj dirigento.

Zoltán Kocsis (en verda vesto)

Li naskiĝis en Budapeŝto, en la 30-a de majo 1952.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li jam frue ludis en piano kaj li frekventis muzikajn lernejojn, fine ĉeflernejon. En 1970 li furore gajnis ĉefpremion de Hungara Radio. Post 3 jaroj li ricevis premion pri Liszt Ferenc. Li ludis en la tuta mondo, ekzemple kun Royal Philharmonic Orchestra. Liaj dirigentoj estis Claudio Abbado, Christoph von Dohnányi, Edo de Waart, Charles Mackerras kaj aliaj. En 1983 li estis unu el la fondintoj de nova simfonia orkestro kaj li pli ofte dirigentas. Ekde 1987 li ankaŭ komponas. En 2005 li jam dufoje ricevis premion Kossuth, se ne paroli pri la aliaj premioj. En 2010 en Palaco de Artoj estis prezentita opero, kies 3-an akton Kocsis komponis.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio