Zoltán Korda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Zoltán Korda
Zoltán Korda en 1943
Zoltán Korda en 1943
Persona informo
Naskonomo Kellner Zoltán
Naskiĝo 3-an de junio 1895 (1895-06-03)
en Túrkeve
Morto 13-an de oktobro 1961 (1961-10-13) (66-jara)
en Holivudo
Mortokialo tuberkulozo
Tombo Hollywood Forever Cemetery
Lingvoj angla lingvo
Ŝtataneco Unuiĝinta ReĝlandoHungarioUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Familio
Frat(in)oj Alexander KordaVince Korda
Edz(in)o Joan Gardner
Profesio
Profesio reĝisoroproduktoro • scenaristo
v  d  r
Information icon.svg

Zoltán Korda, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Korda Zoltán estis hungara-usona-brita reĝisoro, produktoro, scenaristo. Lia origina familia nomo estis Kellner. Liaj fratoj estis Alexander Korda kaj Vince Korda.

Zoltán Kellner [1] naskiĝis la 3-an de junio 1895 en Pusztatúrpásztó (Hungario, nuntempa Túrkeve), li mortis la 13-an de oktobro 1961 en Hollywood Usono, Kalifornio (la fontoj mencias malsamajn datenojn).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Korda devenis el juda familio. Li batalis dum la 1-a mondmilito ĝis 1917, poste li helpis al Alexander Korda krei mutajn filmojn en Budapeŝto, iom poste li memstariĝis. En 1924 li translokiĝis al Vieno, poste al Berlino. En ambaŭ lokoj li okupiĝis pri filmoj. En la 1930-aj jaroj pro la naskiĝanta naziismo li daŭris la laboron en Londono. Inter 1940 kaj 1950 li laboris en Holivudo, poste li revenis al Londono, fine iom poste denove al Holivudo. En 1955 pro malbona sanstato li pensiuliĝis. Li edziĝis en 1921 kaj 1930, la lasta edzino naskis filon. Li ricevis premion pri reĝisorado en Venecio en 1937.

Liaj scenarlibroj[redakti | redakti fonton]

  • A Csodagyerek (1920, hungara filmo, ankaŭ reĝisoro)
  • Women Everywhere (1930)
  • Sahara (1943)

Elektitaj filmoj (reĝisoro aŭ produktoro)[redakti | redakti fonton]

  • Károly bakák (1918, hungara filmo, kunreĝisoro)
  • Dauphin (1922)
  • The Eleven Devils (1927)
  • Men of Tomorrow (1932)
  • Sanders of the River (1935, la unua granda sukceso)
  • Elephant Boy (1937, premiita en Venecio)
  • The Thief of Bagdad (1940)
  • The Jungle Book (1942)
  • The Macomber Affair (1947)
  • Storm Over the Nile (1955)

Fontoj[redakti | redakti fonton]