Zoltán Kovács (geografo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoltán Kovács
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aprilo 1960 (1960-04-01) (64-jaraĝa)
en Eger
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo geografo
vdr

Zoltán Kovács [kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács Zoltán estas hungara geografo, profesoro, membro (korespondanta (2016), ordinara (2022)) de Hungara Scienca Akademio.

Zoltán Kovács [1] naskiĝis la 1-an de aprilo 1960 en Eger.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Kovács akiris pedagogian diplomon pri biologio kaj geografio en Scienca Universitato Lajos Kossuth en 1984. Post siaj studoj li laboris en geografia esplora instituto en Budapeŝto. Li doktoriĝis en Universitato Lajos Kossuth en 1987, li kandidatiĝis (CSc) pri geografio en 1994 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Inter 1995 kaj 2007 li instruis en Scienca Universitato Loránd Eötvös, la habilitiĝo okazis en 2000, li doktoriĝis (DSc) post 3 jaroj. Ekde 2007 li instruas en Scienca Universitato de Szeged. Liaj studvojaĝoj okazis en Oksfordo (1988), Munkeno (1993, 1994), Groningen (1998), Lejpcigo (1999, 2004), Bergen (2001). Li ricevis 3 premiojn inter 1989-2006. Li okupiĝas precipe pri evoluado de urboj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Border changes and their effect on the structure of Hungarian society (1989)
  • Ghettoization or gentrification? Post-socialist scenarios for Budapest (1998)
  • Social and economic transformation of historical districts in Budapest (2006)
  • Az urbanizáció keresztútja Kelet-Közép-Európában. Változó Föld, változó társadalom, változó ismeretszerzés (2009)

Fontoj[redakti | redakti fonton]