Zoltán Peskó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoltán Peskó
Persona informo
Naskiĝo 15-an de februaro 1937 (1937-02-15)
en Budapeŝto
Morto 31-an de marto 2020 (2020-03-31) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz LisztNacia Akademio de Sankta Cecilia • Altlernejo por Muziko
Familio
Patro Zoltán Peskó
Okupo
Okupo dirigentokomponisto
vdr

Zoltán Peskó [peŝkO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Peskó Zoltán estis hungara komponisto, dirigento, altlerneja instruisto.

Zoltán Peskó [1] naskiĝis la 15-an de februaro 1937 en Budapeŝto, mortis la 31-an de marto 2020.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Peskó frekventis luteranan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1962. Post siaj studoj li dirigentis en Nacia Teatro (Budapeŝto) kaj instruis en Teatra kaj Filma Altlernejo. En 1964 li disidis kaj en Accademia Nazionale di Santa Cecilia li estis studento de Goffredo Petrassi kaj Franco Ferrara, poste en 1965 en Bazelo de Pierre Boulez. Li debutis en Romo kiel dirigento. Inter 1966 kaj 1973 li laboris en Deutsche Oper Berlin apud Lorin Maazel kaj instruis en Universitato de Artoj Berlino. En 1970 li prezentis sin ankaŭ en Teatro alla Scala kaj komenciĝis lia tutmonda kariero. En 1973 li estis nomumita ĉefdirigento en Bolonjo, poste li laboris en pluraj italaj kaj germanaj urboj. Inter 2001-2005 li estis muzika direktoro de Operejo de Lisbono. Resume li dirigentis en 85 Operejoj de 12 landoj en Eŭropo kaj Usono. Krom la dirigentado li kontribuis artikolojn pri muziko. Li ricevis germanan premion en 1993, hungaran en 2007. Lia kariero finiĝis pro kirurga operacio de ŝultro en 2012.

Lia artikolo[redakti | redakti fonton]

  • Zenéről, színházról, zenés színházról (Budapeŝto, 2009)

Liaj filmaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Mi újság a Futrinka utcában? (televida serio, 3 epizodoj, 1962)
  • In memoriam Gyöngyössy Imre (dokumenta filmo, 1997)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-06-21. Alirita 2019-06-21.