Zoltán Szabó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoltán Szabó
Persona informo
Naskiĝo 18-an de februaro 1927 (1927-02-18)
en Valea Lungă
Morto 19-an de junio 2007 (2007-06-19) (80-jaraĝa)
en Kluĵo
Tombo Tombejo Házsongárd
Okupo
Okupo lingvisto
vdr

Zoltán Szabó [sabO], laŭ la hungarlingve kutima nomordo SZABÓ Zoltán estis rumanuja hungara lingvisto naskita Valea Lungă (Alba) la 18-an de februaro 1927 kaj mortinta en Kluĵo la 19-an de junio 2007.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La mezlernejon Zoltán Szabó finis en Odorheiu Secuiesc en 1948 kaj la diplomon de instruisto pri la hungara lingvo kaj literaturo li akiris en Bolyai Tudományegyetem en 1952. Ekde 1971 li estis universitata profesoro en la sama universitato. Inter 1961-1968 li instruis ankaŭ en la altlernejo de Târgu Mureş kaj inter 1968-1978 en la universitato de Bukareŝto. Ekde 1977 li estis gvidantano de Internacia Hungara Filologia Asocio. Li priokupiĝis la stilteorion, stilhistorion, tekstlingvistikon, stilistikon.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A kalotaszegi nyelvjárás igeképző rendszere, 1965;
  • Kis magyar stilisztika, szerk., Bk., 1968;
  • Kis magyar stílustörténet, Bk., 1970;
  • A nyelv világa, kunaŭtoro, Kvár, 1972;
  • Tanulmányok a magyar impresszionista stílusról, szerk., Bk., 1976;
  • A mai stilisztika nyelvelméleti alapjai, Kvár, 1977;
  • A szövegvizsgálat új útjai, szerk., Bk., 1982;
  • Szövegnyelvészet és stilisztika, 1988.

Fontoj[redakti | redakti fonton]