Zoltán Szabó (ministro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoltán Szabó
Persona informo
Naskonomo Szabó Zoltán Sándor
Naskiĝo 7-an de februaro 1914 (1914-02-07)
en Patalom
Morto 11-an de januaro 2007 (2007-01-11) (92-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kuracistopolitikisto
vdr

Zoltán Szabó [sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó Zoltán estis hungara kuracisto, ministro.

Zoltán Szabó [1] naskiĝis la 7-an de februaro 1914 en Patalom. Li mortis la 11-an de januaro 2007 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Szabó ricevis diplomon en Universitato de Pécs en 1939, poste li eklaboris en la kliniko. En 1944 li laboris en milita hospitalo, sed en la sekva jaro li iĝis militkaptito en Sovetunio. Li rajtis hejmenveni post 2 jaroj, poste li daŭris la kuracadon. En 1947 li aliĝis al la komunistoj, baldaŭe li ricevis taskoin. En 1951 li ricevis postenojn en Pécs en la universitato kaj en ties kliniko. Ekde 1957 li laboris en kliniko en Budapeŝto, kie li estis docento en 1963. En la sama jaro li kandidatiĝis, krome li iĝis vicministro. Inter 1964 kaj 1974 li estis ministro pri sano.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.