Zoltán Tófalvi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoltán Tófalvi
Persona informo
Naskiĝo 24-an de marto 1944 (1944-03-24) (80-jaraĝa)
en Corund
Lingvoj hungara vd
Profesio
Okupo ĵurnalistohistoriisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

TÓFALVI Zoltán estas rumanuja hungara historiisto, ĵurnalisto naskiĝinta en Corund la 24-an de marto 1944.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Tófalvi finis la mezlernejon en Sovata en 1962, li havigis al si diplomon de instruisto unue en la Pedagogia Altlernejo de Târgu Mureș en 1965, pli poste en la Universitato Babeș-Bolyai de Kluĵo pri historio-filozofio en 1971. Ekde 1965 li instruis en sia naskiĝvilaĝo kaj inter 1972 kaj 1985 li estis raportisto de la hungara sekcio de la radio Târgu Mureș. Post la ĉesigo de la hungara sekcio dum kelkaj monatoj li estis senlaborulo, sekve li instruis en Nyárádtő. Ekde 1988 li estis redaktoro de gazeto A Hét, ekde 1991 de Erdélyi Napló, ekde februaro de 1994 de la hungara sekcio de la Rumana Televido.

Premioj, distingoj[redakti | redakti fonton]

  • Korunk-konkurspremio 1984.
  • Premio 2-a de Konkurso Erdélyi Magyarság 1992;
  • Hitel-premio 1993;
  • Nivelpremio de MÚRE 1996.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Pogány fohászok faluja, raportaĵoj, Bk., 1979;
  • A korondi kerámia, studo, Csíkszereda, 1981;
  • Változó valóság, studo, Bk., 1984;
  • Ha egyszer egy ember támad, raportaĵoj, Bk., 1989;
  • Kövek egy siratófalhoz (kun József Gazda], Stockholm, 1994;
  • A sóvidéki népi fazekasság, monogr., Mvh., 1996;
  • Forradalom és szabadságharc Magyarországon: Hatások a Kárpát-medencében (1996);
  • Északi Változatok (2000).

Dokumentumfilmoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.