Zoltán Varga (ministro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoltán Varga
Persona informo
Naskiĝo 17-an de septembro 1952 (1952-09-17) (71-jaraĝa)
en Miskolc
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Pollack Mihály Műszaki Főiskola • Ekonomia Altlernejo de Budapeŝto
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Zoltán Varga, laŭ hungarlingve kutima nomordo Varga Zoltán estas hungara politikisto, ministro, parlamentano, ekonomikisto, inĝeniero.

Zoltán Varga [1] naskiĝis la 17-an de septembro 1952 en Miskolc.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Varga frekventis bazlernejon en sia naskiĝurbo, poste mezlernejon en Kazincbarcika, fine altlernejon en Pécs. Li eklaboris en 1979 en uzino pri vitro en Orosháza, kie post jaroj li estis direktoro. Li aliĝis al la Hungara Socialista Partio en 1990, poste li ricevis ĉefe partiajn taskojn kun postenoj. En 2001 li akiris plian diplomon en Ekonomia Altlernejo (Budapeŝto). Li estis parlamenta deputito inter 2006 kaj 2014. En la jaroj 2009 kaj 2010 li estis ministro pri enlandaj aferoj en Kabineto Bajnai. Li havas edzinon, kiu naskis 2 gefilojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]