Zoltán Gáty
Zoltán Gáty | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de marto 1856 en Ajka |
Morto | 17-an de julio 1928 (72-jaraĝa) en Pápa |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | komponisto |
Zoltán Gáty [gAti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gáty Zoltán estis hungara komponisto, korusestro, instruisto. Liaj personaj nomvariantoj estis Gáti, Gáthy aŭ Gáthi, lia avo estis István Gáthy.
Zoltán Gáty [1] naskiĝis la 5-an de marto 1856 en Ajka, li mortis la 17-an de julio 1928 en Pápa.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Zoltán Gáty frekventis bazlernejon en sia naskiĝurbo, dum li violonadis. Li daŭris la lernadon en kalvinana gimnazio de Pápa. Ekde 1874 li studis filozofion en Budapeŝto, kiun interrompis la soldatjaroj (1877-1879). Li frekventis poste jaron en muziklernejo, poste li akiris diplomon en Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio en 1884. Liaj plej gravaj instruistoj estis Sándor Nikolits kaj Ferenc Erkel. Post la diplomo li instruis en muziklernejo, ekde 1990 en la kalvinana kolegio de Pápa, ekde 1909 en kalvinana instituto. Li estis ankaŭ korusestro en ĉiuj lernejoj, krome li estis la ĉefa figuro de muzika vivo de Pápa. Li pensiuliĝis en 1926. Li havis edzinon, kiu naskis plurfoje.
Elektitaj koncertoj
[redakti | redakti fonton]- Palaco Vigadó (1884, prezentita Magyar dalok)
- Nagykanizsa (1884)
- Pápa (1918)
Elektitaj komponaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Magyar nyitány (1884, por plena simfonia orkestro)
- Álmaimban gyakran (1884, por poemo de Sándor Petőfi)
- Magyar ünnepi nyitány (1900, por 2 pianoj)
- Csonka honvéd (1903, por poemo de János Arany)
- Psalmo (1915, por virina koruso)
- Andante (1918, por violonoj)
- Preĝo (1922, por virina koruso, 3 violonoj, piano)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre) Arkivigite je 2019-05-26 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre)
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-05-26. Alirita 2019-05-26.