Zombo (Malavio)

| Zombo | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| urbo urbego | |||
| Administrado | |||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 101 140 (2008) [+] | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 15° 23′ S, 35° 19′ O (mapo)-15.38595735.318801Koordinatoj: 15° 23′ S, 35° 19′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 949 m [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Zombo estas urbego kun universitato kaj katolika diocezo, iama ĉefurbo de Malavio. La urbo estas plej konata pro sia brita kolonia arkitekturo.

Demografio
[redakti | redakti fonton]En 2018 loĝantaro de Zombo estis 105 013. En la 2010-aj jaroj la urbo atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil).
Geografio
[redakti | redakti fonton]Zombo situas sur altebenaĵo. La rivero Mulunguzi fontas el la altebenaĵo kaj fluas tra la urbo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Zombo iam estis centro por elmigrintoj en Malavio. Ĝia diversa kultura miksaĵo inkluzivis britajn tabakkultivistojn kaj nederlandajn, germanajn kaj usonajn alvenintojn. La urbo estis la ĉefurbo unue de Brita Centra Afriko kaj poste de Njasalando, fine de Malavio de 1964 ĝis 1974, kiam Lilongvo fariĝis la ĉefurbo. La parlamento restis eĉ pli longe, ĝis 1994.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Zombo estas la centro por la tabako- kaj laktobienoj de la ĉirkaŭa regiono, kiu ankaŭ produktas rizon, maizon, fiŝojn. Merkato butikaro troveblas en la urbocentro. La butikistoj plejparte estas ĉinoj aŭ hindianoj. Krom la evidentaj servoj (banko, poŝto, sanservo, ktp ankaŭ malliberejo funkcias.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]La urbo estas atingebla laŭ aŭtovojo. Ene mikrobusoj kaj taksioj liveras la pasaĝerojn, ekstere kamionoj kaj ŝarĝaŭtoj. La plej proksima flughaveno funkcias 75 kilometrojn sude de Zombo. Lilongvo estas 4 horojn per aŭto. Tamen, biciklado kaj piedirado estas la plej vaste uzataj transportiloj.

Eduko
[redakti | redakti fonton]Universitato de Malavio funkcias en tiu urbo.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Zombo havas tropikan klimaton, tamen la alteco influas ĝin. Jare averaĝe pluvas po 1340 mm. Inter novembro-marto pli ofte pluvas, inter junio-septembro apenaux pluvas. La temperaturo jare estas 16 °C.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- pluraj preĝejoj
- botanika ĝardeno
- malnova parlamentejo
- golfejo en la urbocentro
- milita monumento apud la aŭtovojo








