Novgvinea tigrardeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Zonerodius)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Novgvinea tigrardeo
Novgvinea tigrardeo
Novgvinea tigrardeo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Zonerodius
Specio: Z. heliosylus
Zonerodius heliosylus
(Lesson, 1828)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Novgvinea tigrardeo (Zonerodius heliosylus) estas birdo de la familio de Ardeedoj kaj indiĝena de Novgvineo. Ĝi estas la ununura membro de la monotipa genro Zonerodius. Ĝi estas rilata al la genroj Tigrisoma kaj Tigriornis, kaj ĉiuj estas menciataj kiel tigrardeoj alude al la strieca plumaro.

Tiu aŭstralazia specio loĝas tra Novgvineo kaj ĉe la apudaj insuloj de Salavati kaj Aru, Indonezio. Estas malmultaj ĵusaj vidaĵoj kaj ĉar temas pri tre kaŝema specio estas malfacilege kalkuli ties vera populacio, kiu estas proksimume malpli da 10,000 individuoj. Ĝi loĝas en humidejoj kaj marĉoj de arbaro (ĝangalo) ĝis 1,430 m super marnivelo, do ne en plej altaj teroj. Minacoj povas esti etenda lignoproduktado el arbaroj de malaltaj teroj. Oni konas malmulte pri ties biologio kaj ekologio.

Ili ne estas migrantaj, sed povas fari sezonajn movojn. Temas pri specio 70 cm longa, de koloro ĝenerale bruna kun fajna ruĝecbruna strieco. La kapo estas nigra, kun beko relative longa. La iriso estas helbruna. Ili manĝas krabojn kaj aliajn krustulojn, akvajn skarabojn, malgrandajn fiŝetojn, ktp. La reprodukta sezono rilatas al la pluvsezono.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • James A. Kushlan & James A. Hancock: Herons. Oxford University Press, 2005, ISBN 0-19-854981-4