Zoo de Kaŭno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoo de Kaŭno
bestoĝardeno [+]

LandoLitovio
Koordinatoj54° 54′ 5″ N, 23° 57′ 5″ O (mapo)54.9013888923.95138889Koordinatoj: 54° 54′ 5″ N, 23° 57′ 5″ O (mapo)

Zoo de Kaŭno (Kaŭno)
Zoo de Kaŭno (Kaŭno)
DEC

Zoo de Kaŭno (Litovio)
Zoo de Kaŭno (Litovio)
DEC
Map
Zoo de Kaŭno

Vikimedia Komunejo:  Lithuanian Zoo [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Plano de la zoo de Kaŭno
Kameloj en Kaŭno

La Zoo de Kaŭno (litove Lietuvos zoologijos sodas, do "zoologia ĝardeno de Litovio" - estas la sola ŝtata bestoĝardeno en Litovio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komence de la 20-a jarcento la litova biologo Tadas Ivanauskas kolektis iniciativan grupon, kiu engaĝiĝis pri la starigo de unua zoologia ĝardeno en Litovio. Post la Unua Mondmilito, kiam Litovio iĝis sendependa parlamenta demokratio kaj ekonomie tre prosperis, la planoj konkretiĝis, sed daŭris ĝis la jaro 1935, kiam fondiĝis akcia kompanio por la celo kaj aĉetiĝis teritorio de 15 hektaroj tre taŭga por por zoologia ĝardeno - sur monteto iom norde de la kaŭnasa urbocentro en malnova kverkoarbaro, kie fluas la rivereto Girstupis alte super la valo de la riverego Nemunas. Ene de tri jaroj la diversaj vivejoj por ĉiukontinentaj bestoj estis konstruitaj, kaj la 1-an de julio 1938 la ĝardeno oficiale malfermiĝis. Tiumomente nur 40 bestoj jam enloĝiĝis en la zoo, sed post jaro la nombro altiĝis ĝis 150. Inter la bestoj estis kameloj, zebroj, azenoj, aŭstraliaj dingoj, kapuĉaj simioj, bizonoj, fazanoj kaj papagoj.

Dum la Dua Mondmilito la zoologia ĝardeno kiel ĉiuj zooj en la militaj zonoj de Eŭropo suferis, kaj fine de milito restis nur 42 bestoj - 25 mamuloj kaj 17 birdoj.

Dum 1951 ekestis vivejo por ursoj, dum 1954 por leonoj, kaj dum 1958 la ĝardeno estis oficiale baptita zoo de la respubliko Litovio. Dum 1989 la instancoj de la ekdisfalanta Sovetunio fine permesis, ke la zoo aniĝis en la zoologia kaj akvariuma asocio de Eŭropo, kiu plifaciligis la eblecojn interŝanĝi maloftajn bestojn kun najbaraj okcidentaj zooj.

La zoo nuntempe estas parko de 15,9 hektaroj, kaj la daŭre multaj kverkoj intertempe estas grandparte pli ol centjaraj. Ĝi ĉirkaŭiĝas de granda arbara parko, kiu nomiĝas Ąžuolynas (kverkaro). En la zoo laboras pli-malpli 130 homoj, kaj vivas proksimume tri mil bestoj de 272 biologiaj ordoj. 43 el tiuj ordoj estas listigitaj en la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, kaj 16 aldone en la nacia litova ruĝa listo de endanĝerigitaj bestoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]