Zr. Ms. Buffel (1868)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Zr.Ms. Buffel (1868))
Zr. Ms. Buffel
Zr.Ms. Buffel dumnokte en Roterdamo

Zr.Ms. Buffel dumnokte en Roterdamo

Bazaj indikoj Zr.Ms. Buffel dumnokte en Roterdamo
Tipo Kirasa ŝipo
Numero de korpo A 884
Nomo laŭ Bubalo
Komenco de konstruado 10-an de julio 1867
Surigita sur akvo 10-an de marto 1868
Donita en servon 23-an de julio 1868
Sorto elservigita la 7-an de septembro 1974
Taktikaj-teknikaj datenoj
Mergospaco 2 198 tunoj
Longo 62,7 m sur mergolinio
Larĝo 12,6 m
Mergo 4,8 m
Movumo 2 × vapormaŝino sur
2 × helico
2 200 ĉp
Rapideco 12 knotoj
Atingebleco
Ŝipanaro 117 ŝipanoj
Armilaro 2 x 23 cm kanono
4 x 30 funto kanono
ekde 1887:
1 x 28 cm kanono
ekde 1889:
2 x 7,5 cm kanono
4 x 3,7 kanono
2 x 3,7 cm revolverkanono
ekde 1894:
senarmila
vdr

Zr. Ms. Buffel (Lia moŝta Bubalo), HW 12, A 884, estas kirasa ŝipo konstruita de la ŝipkonstruejo Napier & Sons en Glasgovo. Inter 1896 kaj 1972 ĝi servis kiel tranoktejo. Kiel mararmea ŝipo, ĝi portis la predikaton Zr. Ms. (Lia Moŝta) kaj nun estas muzea ŝipo en Hellevoetsluis .

La Buffel havas ĝemelan ŝipon: La Schorpioen (Skorpio). Kune ili formis la kernon de la renovigita Reĝa Mararmo post 1868.

En la Mararmea haveno de Hellevoetsluis
En Roterdamo
Oficira salono
La elserviĝo en 1974
Du mararmeanoj sur la Buffel en 1959
Mararmeanoj en la banĉambro

Historio[redakti | redakti fonton]

Kirasa ŝipo[redakti | redakti fonton]

La Buffel estis destinita por defendi Nederlandajn marbordajn akvojn. Ĉar Nederlando mem ne havis sufiĉajn sciojn por konstrui kirasitajn ŝipojn, konstruado okazis en Skotlando. Dum la konstruo de la Buffel sperto estis akirita por la posta konstruo de Zr. Ms. Guinea, fare de la Amsterdam-Rijkswerf.

Gastiga ŝipo[redakti | redakti fonton]

Post trankvila kariero kiel kirasita ŝipo, la Buffel ekde 1896 servis kiel tranoktejo.

Dum la germana atako kontraŭ Nederlando en 1940, Buffel ankoraŭ funkciis kiel tranoktejo kaj estis en la Rijkswerf Willemsoord en Den Helder . Post la falo de Nederlando, la germana okupanto trenis la ŝipon al Amsterdamo por utili kiel tranokteja ŝipo tie. [1]

Post la Dua Mondmilito la ŝipo estis trovita sendifekta kaj estis atribuita al la submarŝipa servo en Roterdamo kiel gastadŝipo. En 1948 la ŝipo revenis al Amsterdamo por servi kiel tranoktejo ĉe la Mararmea Kazerno Amsterdamo .

Muzea ŝipo[redakti | redakti fonton]

Jaron post kiam la ŝipo estis prenita el servo en 1973, la Bubalo estis vendita al la municipo de Roterdamo. En Roterdamo la ŝipo estis konvertita en muzeŝipon, portretante la periodojn kiel militŝipo kaj gastiga ŝipo. Ekde 1979, la ŝipo estis elmontrita ĉe la Mara Muzeo Roterdamo, kie ĝi estis en Leuvehaven.

Pro buĝetreduktoj en Roterdamo, la Buffel estis translokigita al Hellevoetsluis en la aŭtuno de 2013. De la 5-a de oktobro 2013, la ŝipo provizore estis en la Timmerdok de sekdoko Jan Blanken. La Buffel ankaŭ troviĝis en Hellevoetsluis de 28 majo 1896 ĝis 5 julio 1919, post esti konvertita en loĝejŝipon. La municipo de Rotterdam posedas la ŝipon, sed la administrado estis transprenita de Fondaĵo muzeoŝipo la Buffel. De la 7-a de februaro 2015, la Buffel havas sian finan lokon ĉe la Koningskade en Hellevoetsluis.

La Buffel estas albordigita en Hellevoetsluis en la Mararmea Kvartalo. Estas pli da historiaj ŝipoj tie, kiel la minforiga ŝipo Bernisse, la lumŝipo Noord-Hinder. Ankaŭ la vizitinda ŝtona sekdoko Jan Blanken troviĝas tie ekde 1806.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Chris Mark Schepen van de Koninklijke Marine in W.O. II, uitgegeven in Alkmaar: De Alk bv, 1997, 160-163, met de gegevens van de Buffel.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]