Zsófia Kóródy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zsófia Kóródy
Zsófia Kóródy en julio 2008
Zsófia Kóródy en julio 2008
Persona informo
Naskiĝo 25-an de majo 1956 (1956-05-25) (67-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Zsófia Kóródy parolas dum la Tria Tutmonda Kolokvo pri instruado de Esperanto, Neŭŝatelo 2015

Zsófia KÓRÓDY [ĵOfja kOrodi] estas hungara Esperanto-instruisto kaj ekde 2003 unu el la kernaj aktivuloj de la Interkultura Centro Herzberg en Germanio.

Agado[redakti | redakti fonton]

Ŝi diplomitiĝis pri Esperanto en la ELTE-universitato en Budapeŝto kaj laboris kiel profesia lingvoinstruistino por la angla, hungara kaj Esperanto ĉefe en gimnazio Németh László en Budapeŝto. Zsófia Kóródy verkis gramatikan ekzercaron kaj kunlaboris en la redaktado de la Hungara-Esperanta Mezvortaro.

Ŝi aktivas en la Esperanto-movado ekde 1978, estis vicprezidanto de HEJ, de TEJO, estrarano de HEA, kaj inter 2006-2015 estrarano de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) kiel respondeculo pri instrukapabligo, ekzamenoj kaj Esperanto-centroj. En 1982 ŝi fariĝis Honora Membro de HEA kaj en 2015 Honora Membro de ILEI.

Ekde 2003 ŝi vivas kaj laboras en Herzberg am Harz, instruas Esperanton en lokaj lernejoj kaj prizorgas la daŭre kreskantan Esperanto-bibliotekon de Interkultura Centro Herzberg. Ŝi multe kontribuis al tio, ke la urbo fariĝu Esperanto-urbo; ŝia instru- kaj organiza agado celas la disvastigon de Esperanto al la urbanoj kaj la konatigon de la urbo al la tuta mondo. En la UK 2007 en Jokohamo ŝi pro siaj aktivaĵoj estis honorigita per la Diplomo pri Elstara Agado de UEA.[1]

Funkcioj[redakti | redakti fonton]

Zsófia Kóródy estas rajtigita ekzamenanto de Germana Esperanto-Instituto (GEI), UEA/ILEI, ITK Arkivigite je 2017-03-11 per la retarkivo Wayback Machine (examinatorium programma Hungarici status] ankaŭ por KER-ekzamenoj, komisiito de GEA por instruado, ĉefkunlaboranto de Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg, prezidanto de AGEI (Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]