Zsófia Szilágyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zsófia Szilágyi
Zsófia Szilágyi kun mikrofono en 2021
Zsófia Szilágyi kun mikrofono en 2021
Persona informo
Naskiĝo 23-an de decembro 1978 (1978-12-23) (45-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de PécsUniversitato de Dramo kaj Filmo
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristo
vdr

Zsófia Szilágyi [ĵOfia silAdji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szilágyi Zsófia estas hungara helporeĝisoro, reĝisoro, scenaristo.

Zsófia Szilágyi[1] naskiĝis la 23-an de decembro 1978 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zsófia Szilágyi akiris diplomon en Universitato de Pécs en 2002, poste reĝisoran diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) en 2007, fine teatrosciencan diplomon en 2009. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Ildikó Enyedi, Péter Gothár, Péter Tímár, Francisco Gózon kaj Levente Osztovits. Ŝi debutis kiel filmisto jam en 2006. Inter 2007 kaj 2009 ŝi ankaŭ estis asistanto en la Universitato de Dramo-Filmo. En 2011 ŝi gajnis stipendion.

Ŝiaj filmoj kiel helporeĝisoro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Pánik (2008)
  • Publieke werken (2015)
  • Testről és lélekről (2017)
  • Felkészülés meghatározatlan ideig tartó együttlétre (2020)

Ŝiaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Semleges hely (mallonga filmo, 2006) - ankaŭ scenaristo
  • Budapest ostroma (televida serio, 2007)
  • Ha bírsz (dokumenta filmo, 2014)
  • Egy nap (2018) - ankaŭ scenaristo

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]