Zschachen-muelejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zschachenmühle en oktobro 2002

Zschachen-muelejo (germane: Zschachenmühle) estas aktuale ne tute dekunuo da ejoj kaj pluraj hektaroj da tereno unuigite en bieno ĉe la enfluo de Reifbach-rojo al Sormitz en Remptendorf, Germanujo. Inter 1933–1945 troviĝis tie sidejo de la turingia landa fajrobrigadista trejniĝejo antaŭ uzo armea inter 1957 kaj 1990. Ekde la mezo de la 1990-aj jaroj posedis ĝin la iama konceptartisto Siddhartha Y Fongi (1936-2012)[1] kaj lia komunumo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pordlintela ornamaĵo de la iama mueleja domo, 1843
Gimnastikejo de la fajrobrigadista lernejo, fone la iama turo por la estinghosoj, 2010

Pro ĝia deklivo kaj akva riĉeco ekzistis laŭlonge de Sormitz-rivero inter Wurzbach (525 m) kaj Leutenberg (300 m) jam dum la 19-a jarcento pluraj muelejoj antaŭenigitaj per akvoforto. Tiel ankaŭ la malsupre de Wurzbach situanta Zschachen-aĵo konstruitis ĉ. la jaro 1840 unue kiel lignaĵsegejo antaŭ brulkonsumiĝo dufoja. Ĉe ĉiu rekonstruo ĝi pligrandigitis. Finfine ĝi estis gastejo kun pensiono.

Post bankroto de la gastejestrino ĝi servis ekde 1927 kiel ripozumhejmo por fajroestingistoj[2][3]. En 1929 deciditis malfermi surloke modernan lernejon por fajroestingistoj kies solena inaŭguro okazis en marto 1933. La tiama ĉeffajrobrigadisto turingia Ernst Pabst[4] el Leutenberg ege engaĝiĝis la sekvantajn jarojn por plibonigi la sortonde familioj kies viroj akcidentis dum fajroestigado. Dum la Dua mondmilito la trejnejo ankaŭ transprenis devojn pri kontraŭbombatakŝirmado.[5] Post okupiĝo de Turingio fare de la Ruĝa Armeo en julio 1945 la tuto servis kiel 1955 kiel segejo kaj inter 1957 kaj 1990 kazerne. Inter 1964–1967 Nacia Popolarmeo havis tie ĉi piedpilkan klubon ASG Vorwärts Zschachenmühle.[6]

En 1990 la tiama Distrikto Lobenstein kaj implicite ankaŭ Zschachen-muelejo iĝis parto de la Natura parko Turingia Ardeza Montaro-Supra Saale. Komence de la 1990-aj jaroj membroj de la alternativula societo Vereins zur Förderung ganzheitlicher Lebensweise und Kulturpflege e.V. kaj anoj de la Oŝo-movado[7] transprenis la neuzatan nemoveblaĵon kiun ili aĉetis en 1995. De tiam ĝi paŝon post paŝo riparatas.

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Hodiaŭ troviĝas apud la loĝadaj kaj meditadaj ĉambroj de la ne tute 20 daŭraj loĝantoj ankaŭ diversaj porartistaj atelieroj, muzika-dancada laborejo kaj (en la malnova mueleja domo) vendejo por ŝtonoj kun kolekto de mineraloj. Ties plej imponaj ekzempleroj somere parke spekteblas. Eta kamparana muzeo prezentas iaman agrikulturan teĥnikon el al ĉirkaŭaĵoj. Metalrubaj artobjektoj de Mandir Karamol ankaŭ liberaere admirindas.[8]

Trafikaliro[redakti | redakti fonton]

Iama haltejo Zschachenmühle (2018)

Rekte ĉemueleje kondukas pretere la federacia ŝoseo B 90 (de Kaulsdorf-Hockeroda al Bad Lobenstein); ĉ. je 100 metroj supre de ĝi estas fervojlinio malfermita en 1907, Sormitztalbahn. Haltejo funkciis ĝis 2011. Ĝis 1945 eblis rekte vojaĝo ĝis Hof (Saale).[9] Bushaltejo bedaŭrinde ne ekzistas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]