Zseni Várnai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zseni Várnai
Persona informo
Naskiĝo 25-an de majo 1890 (1890-05-25)
en Nagyvázsony
Morto 16-an de oktobro 1981 (1981-10-16) (91-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Subskribo Zseni Várnai
Familio
Edz(in)o Andor Peterdi vd
Infanoj Mária Peterdi • Gábor Peterdi vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Zseni VÁRNAI [ĵeni vArnai], hungare Várnai Zseni estis hungara poetino. Ŝia edzo estis Andor Peterdi, ŝia filo estis Gábor Peterdi.

Zseni Várnai naskiĝis, kiel Weisz Eugénia la 25-an de majo 1890 en Nagyvázsony, ŝi mortis la 16-an de oktobro 1981 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zseni Várnai devenis el juda familio. Ŝi frekventis lernejon pri aktorado en Budapeŝto, spite tion ŝi neniam aktoradis. Ŝi edziniĝis al Andor Peterdi en 1909 ŝi kaj kontaktiĝis kun proletoj. En 1911 ŝi komencis sian karieron, tiam poemo aperis en ĵurnalo de laboristoj. Pro la poemo la polico akuzis ŝin. En 1918 tiu poemo estis grava slogeno dum la revolucio. Dum la 2-a mondmilito ŝi akre kontraŭis la faŝismon. Ŝi ricevis diversajn premiojn.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Katonafiamnak! (Al mia soldatofilo!), poemoj, 1914
  • Anyaszív (Patrina koro), poemoj, 1918
  • Forradalmi versei (Revoluciaj poemoj), 1919
  • Én nem mondok le soha a reményről (Mi neniam rezignas pri la espero), 1940
  • Válogatott versei (Elektitaj poemoj) 1942
  • Egy asszony a milliók közül (Virino inter milionoj), membiografia romano, 1942
  • Válogatott versek (Elektitaj poemoj), 1954
  • Ének az anyáról (Kanto pri la patrino), 1968
  • Áldott asszonyok (Benitaj virinoj), poemoj

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio