Zsigmond Adler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zsigmond Adler
Zsigmond Adler
Zsigmond Adler
Persona informo
Naskonomo Adler Zsigmond
Naskiĝo 17-an de aprilo 1901 (1901-04-17)
en Budapeŝto
Morto 12-an de februaro 1982 (1982-02-12) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo sporta trejnisto • boksisto
vdr

Zsigmond Adler [ĵigmond], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Adler Zsigmond estis hungara boksisto, olimpiano, trejnisto. Lia foja familia nomo estis Sas. Spite la plenan vivtempon li estis fama, ĉar li estis trejnisto de László Papp (olimpika ĉampiono) inter 1953-1962.

Zsigmond Adler[1] naskiĝis la 17-an de aprilo 1901 en Budapeŝto, li mortis la 12-an de februaro 1982 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zsigmond Adler devenis el juda familio. Li akiris trejnistan majstran diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. Dum la nazia erao (1944) li estis deportita, sed lia disĉiplo Július Torma helpis lin rifuĝi kaj kaŝiĝi. Dum la socialismo li estis "suspektinda", li ne rajtis vojaĝi eksterlande inter 1948-1956, en la 1960-aj jaroj kiel trejnisto, li devis resti hejme dum kelkaj Olimpikoj. Li ricevis premiojn inter 1949-1972.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Zsigmond Adler ekde 1917 estis boksisto en ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono en 1925, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1924-1925 kvarfoje. Ekde 1927 li estis ankaŭ trejnisto, sed en la sekva jaro li finis sian konkursantan boksan karieron. La trejnista kariero finiĝis en 1972.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]