Zsigmond Bernauer
Etoso
Zsigmond Bernauer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 3-an de junio 1864 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio) |
Morto | la 5-an de junio 1942 en Budapeŝto (Hungara reĝlando) |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato, 19-1-34 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)o | Bernauer Géza (en) |
Okupo | |
Okupo | kemia inĝeniero |
Zsigmond Bernauer [ĵigmond bernaŭer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bernauer Zsigmond estis hungara kemiisto, altlerneja instruisto.
Zsigmond Bernauer[1] naskiĝis la 3-an de junio 1864 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio), li mortis la 5-an de junio 1942 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Zsigmond Bernauer devenis el juda familio. Li akiris kemiistan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1886. Ĝuste post jardeko li specialiĝis pri patentoj kun diplometo. En 1914 li ekinstruis en la teknikuniversitato, post jardeko li atingis la instruan rangon privata profesoro. Li estis membro de enlandaj kaj eksterlandaj patentaj organizaĵoj. Liaj artikoloj temis pri patentaj problemoj. Li edziĝis en 1897, baldaŭ filino naskiĝis.