Zsigmond Beöthy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zsigmond Beöthy
Persona informo
Naskiĝo 17-an de februaro 1819 (1819-02-17)
en Komárno
Morto 19-an de januaro 1896 (1896-01-19) (76-jaraĝa)
en Komárno
Tombo Komárno vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Resolution Party vd
Familio
Gefratoj László Beöthy • Károly Beöthy vd
Infanoj Zsolt Beöthy vd
Profesio
Okupo politikisto • poeto • advokato vd
Aktiva en Komárno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Zsigmond Beöthy [ĵigmond bOti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Beöthy Zsigmond estis hungara poeto, verkisto, juristo. Lia nobela antaŭnomo estis szlováni. Lia frato estis László Beöthy (verkisto), lia filo estis Zsolt Beöthy, lia nepo estis László Beöthy (teatrestro).

Zsigmond Beöthy

Zsigmond Beöthy [1] naskiĝis la 17-an de februaro 1819 en Hungara reĝlando en Komárom (nuntempa Komárno en Slovakio). Li mortis la 29-an de januaro 1896 en sia naskiĝurbo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zsigmond Beöthy frekventis mezlernejojn en sia naskiĝurbo kaj Pozsony, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Pest. Li debutis kiel poeto en 1834, li advokatiĝis en 1841. En 1846 li estis elektita luterana ĉefnotario. Dum la Hungara revolucio de 1848 li havis postenon en la ministerio. Post falo de la revolucio li estis advokato. En 1861 li estis elektita parlamentano, post mallonga funkciado de la parlamento li laboris plu kiel juĝisto. En 1888 li pensiuliĝis, sed samtempe li estis senatano. Liaj kontribuaĵoj aperis en la gazetoj, ekzemple en Koszorú. Li okupiĝis ankaŭ pri komponado. En 1882 li ricevis la titolon interna sekreta konsilisto, en 1871 kaj 1884 li ricevis premiojn.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Csáb (1839) - dramo
  • Kóbor Istók (1840) - muzika komedio
  • Követválasztás (1844) - komedio
  • Elemi magyar közjog (1846) - pionira jura verko
  • Összes költeményei (1851) - ĉiuj poemoj
  • A magyarországi protestáns egyházra vonatkozó összes országos törvények, tört., közjogi és gyakorlati jegyzetekkel (1876)

Fontoj[redakti | redakti fonton]