Zsigmond Feld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zsigmond Feld
Zsigmond Feld en la 1890-aj jaroj
Zsigmond Feld en la 1890-aj jaroj
Persona informo
Naskonomo Sigmund Rosenfeld
Naskiĝo 9-an de aprilo 1849 (1849-04-09)
en Špačince
Morto 2-an de novembro 1939 (1939-11-02) (90-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Familio
Infanoj Irén FeldMátyás FeldAurél Föld
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Zsigmond FELD [mAtjAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Feld Zsigmond estis hungara teatrestro, aktoro, framasono [1], patro de Irén Feld, Mátyás Feld kaj Aurél Föld.

Zsigmond Feld en la 1900-aj jaroj

Zsigmond Feld [2] naskiĝis la 9-an de aprilo 1849 en Hungara reĝlando en Spáca (nuntempa Špačince en Slovakio), li mortis la 2-an de novembro 1939 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zsigmond Feld devenis el juda familio. Li frekventis aktoran lernejon en Vieno, poste li studvojaĝis en Germanio. Inter 1870 kaj 1875 li ricevis rolojn en Vieno, poste en Budapeŝto kaj en germanlingva, kaj en hungarlingva teatro. En 1876 li estis nomumita teatrestro de malgranda germanlingva teatro, post 3 jaroj li luis alian malgrandan teatron. Ekde 1888 li faris teatrajn prezentaĵojn por geinfanoj. Li gvidis porinfanan teatron inter 1889–1894. En 1889 li faris finon de la germanlingvaj teatraĵoj, poste nur hungarlingvaj teatraĵoj estis videblaj. Li estis populara teatrestro, ĉar li permesis la enirojn ankaŭ al malriĉuloj senpage. En 1926 li retiriĝis, samtempe li transdonis gvidadon de la teatro al sia filo.

Elektitaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Raupach: A molnár és gyermeke
  • Nárcisz (Brachvogel)

Elektitaj aktoroj en teatro de Feld[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]