Zsigmond Kisfaludi Strobl
Zsigmond KISFALUDI STROBL [ĵigmond kiŝfaludi ŝtrobl], hungare Kisfaludi Strobl Zsigmond estis elstara hungara skulptisto, profesoro, membro de Societo Szinyei Merse Pál.
Li naskiĝis en la 1-an de julio 1884 en Alsórajk. Li mortis en la 14-an de aŭgusto 1975 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Li lernis la skulptadon inter 1901-1904 en Budapeŝto. Li konatiĝis kun Alajos Stróbl, poste li lernis unu jaron en Vieno, poste frekventis artan ĉeflernejon en Budapeŝto. Li unue ekspoziciis en 1909. Post 3 jaroj li rondvojaĝis en Eŭropo. Li faris la unuan gravan verkon en 1913. En la 1920-aj jaroj li faris monumentojn pri falintoj de la 1-a mondmilito. Inter 1921-1960 li instruis en la ĉeflernejo. Dum la socialismo li estis ŝatata skulptisto, eĉ Stalino li mendis skulptaĵon. Alia skulptaĵo pri Stalino en Budapeŝto estis detruita en 1956, laŭ opinioj tiu detruo estis la komenco de la revolucio. Li ricevis premion Kossuth en 1950 kaj 1953
Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]
Emeriko de Hungario 1930, Budapeŝto
Libereco sur Monto Gellért, ĉefverko, estis simbolo de Budapeŝto
Lajos Kossuth en Placo Kossuth Lajos, 1952
Lenino 1968 en Kecskemét kaj Szombathely
Diversaj tombejaj skulptaĵoj
Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]
Rilata temo[redakti | redakti fonton]
Muzeo Omero (Italio)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
Hungara Vikipedio