Zsigmond Kornis (generalo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

KORNIS Zsigmond (korniŝ ĵigmond) estis hungara grandbienulo, magnato en Transilvanio naskiĝinta en ? ĉirkaŭ 1578 kaj mortinta en Radnót la 3-an de novembro 1648. Li estis pli juna frato de Boldizsár Kornis.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zsigmond Kornis luktis en 1603 en armeo de Georgo Basta. En 1610 li partoprenis en la komploto kontraŭ reganto Gabrielo Báthori. Li rifuĝis en Hungarion. Oni kondamnis lin al morto kaj havaĵsenigo dum lia foresto. En 1611 li partoprenis en la militmarŝo de Transilvanio en la armeo de Zsigmond Forgách. En 1614 la landkunveno nuligis la juĝon faritan kontraŭ li. Dum la regado de Gabrielo Bethlen, pli poste de Georgo Rákóczi la 1-a li estis regantkonsilanto, ĉefprefekto de Bihar kaj Zaránd, ĉefgeneralo de Transilvanio. En 1636 li estis en la batalo kontraŭ la turkoj de Sata komandanto de armeo.

Fonto[redakti | redakti fonton]