Zsigmond Teleki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zsigmond Teleki
Zsigmond Teleki
Zsigmond Teleki
Persona informo
Naskonomo Taussig Zsigmond
Naskiĝo 23-an de septembro 1854 (1854-09-23)
en Villány
Morto 20-an de aŭgusto 1910 (1910-08-20) (55-jaraĝa)
en Villány
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Sándor Teleki (vitisto)
Okupo
Okupo plant breeder
vdr

Zsigmond Teleki [ĵigmond], laŭ hungarlingve kutima nomordo Teleki Zsigmond estis hungara vitisto, plibonigisto pri vinberoj. Lia origina familia nomo estis Taussig ĝis 1897, lia filo estis Sándor Teleki (vitisto).

Zsigmond Taussig[1] naskiĝis la 23-an de septembro 1854 en Villány, li mortis la 20-an de aŭgusto 1910 en Villány (kelkaj biografioj mencias aliajn datenojn).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zsigmond Teleki devenis el juda familio. Li lernis en Pest (urbo) kaj Vieno, poste li estis librotenisto en banko en Vieno. Post bankroto de la banko li estis agento pri vinoj en Würzburg. Li travojaĝis tutan Eŭropon kaj propraokule vidis la filokseran danĝeron. En 1881 li hejmenvenis kaj en Pécs li komencis komercadi pri vinoj. Li ankaŭ havis vitejon, kiu ekstermiĝis. Li aĉetis konvenajn vinbergrenojn kaj komencis selekti kaj plibonigi vitojn. Post longaj eksperimentoj li kreis konvenajn specojn rezistajn kontraŭ filokseroj en diversaj grundospecoj. Lia edzino naskis 3 gefilojn, liaj filoj estis daŭrigantoj de la selektado.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • agronomia lernejo en Villány prenis la nomon Teleki Zsigmond en 1994

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]